Jón Arason

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jón.
Jón Arason
episkopo de Hólar
Monumento starigita en Skálholt, loko ekzekuta
Monumento starigita en Skálholt, loko ekzekuta
Regado 1524-1550
Antaŭulo Gottskálk Nikulásson
Ceteraj titoloj lasta katolika episkopo de Hólar
Persona informo
Jón Arason
Naskiĝo 25-an de aprilo 1484 (1484-04-25)
en Grýta/Norda Islando
Morto la 7-an de novembro 1550
en Skálholt
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Religio romkatolika
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Ordinado ĉirkaŭ la jaro 1504
Familio
Infanoj pluraj gefiloj
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto • katolika sacerdoto • tradukisto de Biblio • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jón Arason (naskiĝinta en 1484 en Grýta/Norda Islando, mortinta la 7-an de novembro 1550 en Skálholt) estis romkatolika episkopo kaj poeto islanda.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li pastriĝis ĉirkaŭ la jaro 1504. Post kiam li konatigitis al Gottskálk Nikulásson, episkopo de Hólar en Hjaltadalur, li senditis de li en Norvegion kiel misiisto. En 1522 Jón posteulis lin kiel episkopo. Sed baldaŭ li forpelitis de tiu sieĝo episkopa fare de Ögmundur de Skálholt. Ankaŭ tiu ĉi episkopo pli malfrue opoziciis kontraŭ luteranismigo de la lando; ĉar li jam estis pli aĝa liaj agadoj ne tiom efikis.

Tiutempe Jón jam famiĝis. Li havis multajn infanojn; malgraŭ de la Apostola Seĝo priskribita celibato la reguloj en Islando ne tiel akurate validis. Post mallonga ekzilo en Norvegio Jón ekkverelis kun sia suvereno, Kristiano la 3-a (Danio-Norvegio) pro ke li ne allasis ekfloron de Reformacio en Islando. Komence Jón estis pli defendema ol maldefendema. Sed en 1548 li radike ŝanĝis sian taktikon. Tiam li kaj Ögmundur unuigis la fortojn por batali kontraŭ la anoj de protestantismo. Dume la olda kaj blinda Ögmundur ne longe eltenis tion kaj fine devigitis je transloĝiĝo en Danion, Jón Arason kombinis obstinecon kun naciemon: gravis samnivele religio kaj persona karieremo. Li malŝatis ke la danoj volus pelmeligi la religiajn kondiĉojn islandajn. Li estis konvinkita ke Islando povus resti pli memstara se daŭrus katolikismo. Pro tio papo Paŭlo la 3-a skribis al Jón kuraĝigantan leteron instigante je daŭrigo de kontraŭluteranisma agado. Por la papo temis sendube pli pri mondeklezia afero, ne pri speciala emo por Islando. Tia subteno pliakrigis la situacion kaj la tuto iĝis vera interna milito. Subteno venis por Jón ankaŭ de la infanoj kiuj gvidis taĉmentojn en diversaj bataloj. Kiam Jón intencis kapti sian plej grandan malamikon Daði Gudmundsson, li estis mem malliberigita. Laŭlegende unu el liaj filinoj volis liberigi lin, post kiam ŝi aŭdis pri la kaptiteco patra. En la jaro 1550 la episkopo kaj du liaj infanoj estis senkapigitaj. La guberniestro dana Christian Skriver poste murditis fare de fiŝkaptistoj kiuj favoris la planojn de Jón Arason.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Jón Arason estis la lasta katolika episkopo en Islando. Li gloritis ankaŭ kiel poeto kaj kiel nacia heroo batalinta kontraŭ la dania imperiismo. La verkisto Gunnar Gunnarsson verkis romanon pri lia vivo. Kelkaj kritikistoj ene kaj ekstere de Islando substrekas ke Jón povus resti potenca eĉ sen enlanda milito. En la 1540-aj jaroj li fakte estis estro de Islando kaj profitis en tiu ĉi pozicio persone. Ankaŭ liaj infanoj kariere profitis. Li ankaŭ enkondukis la presejan arton sur la insulon.

Estante legendulo, Jón Arason forĝis diversajn esprimojn en la islanda lingvo. Kiam li estis antaŭ la senkapiĝo, sacerdoto nomita Sveinn ofertis al li spiritan konsolon. Post la vortoj « Líf er eftir þetta líf, herra! » (« Moŝto, ja estos alia vivo post ĉi tiu! ») Jón respondis: « Veit ég það, Sveinki! » (« Tion mi ja scias, mia Sveinnĉjo! »). Ekde tiam la islandanoj respondas per « veit ég það, Sveinki » por aserti ke io estas tre evidenta.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andrew Evans, Iceland, Bradt Travel Guides, 2011, p. 225.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jón Arason en la franca Vikipedio.