Erich von Stroheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich von Stroheim
Persona informo
Naskonomo Erich Oswald Stroheim
Naskiĝo 22-an de septembro 1885 (1885-09-22)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 12-an de majo 1957 (1957-05-12) (71-jaraĝa)
en Maurepas, Yvelines,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Maurepas vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco UsonoAŭstrio-Hungario vd
Familio
Edz(in)o Valerie Germonprez vd
Infanoj Erich von Stroheim Jr. • Josef von Stroheim vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristo • filmaktoro • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1914–1955 vd
Verkado
Verkoj Foolish Wives ❦
Greed ❦
The Merry Widow ❦
La Grande Illusion ❦
Sunset Boulevard vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Erich von Stroheim kiel Sergius Karamzin en Foolish Wives (frenezaj edzinoj).

Erich von Stroheim (n. Erich Oswald Stroheim; 22a de Septembro, 1885 – 12a de Majo, 1957) estis aŭstri-usona reĝisoro, aktoro kaj produktoro, plej elstara kiel filma stelulo de la muta epoko, kaj poste kiel grava reĝisoro.[1] Li mortiĝis en 1957 en Francio, je aĝo de 71.

El familio de judoj, Stroheim elmigris al Usono fine de 1909. Ĉirkaŭ 1914 li estis laboranta en Holivudo. Li eklaboris en filmoj en ties partoj sen multa teksto kaj kiel konsultanto pri la Germanaj kulturo kaj modo. Lia unua filmo, en 1915, estis The Country Boy kie li ne estis listigita. Lia unua listigita rolo estis en Old Heidelberg.

Li eklaboris kun D. W. Griffith, por eksterlistaj roloj en Intolerance. Aldone, Stroheim agadis kiel unu el multaj asistaj reĝisoroj en Intolerance, filmo memorita parte pro sia granda kvanto de duaranguloj. Poste, kiam Usono eniris en la Unua Mondmilito, li ludis rolojn de germanaj maliciloj en filmoj kiaj Sylvia of the Secret Service kaj The Hun Within. En The Heart of Humanity, li disrompas la butonojn el uniformo de flegistino per siaj dentoj, kaj kiam li estis ĝenia de ploranta bebo, li forĵetas ĝin trafenestre.

Post la fino de la milito, Stroheim ekverkis scenarojn kaj poste reĝisoris sian propran scenaron por Blind Husbands (blinda edzoj) en 1919. Li ankaŭ aktoris en la filmo. Kiel reĝisoro, Stroheim estis konata kiel diktatoreca kaj postulema, ofte kontraŭ siaj aktoroj. Li estis konsiderata unu el la plej grandaj reĝisoroj de la muta epoko, kreante filmojn kiuj reprezentas cinismajn kaj romantismajn rigardojn al la homa naturo. (En la filmo de 1932 nome The Lost Squadron (la perdita roto) Stroheim ludis parodion de si mem kiel fanatika germana kinreĝisoro kiu faras filmon pri la Unua Mondmilito kiu ordonas duarangulojn ludi mortintajn soldatojn "restu mortintaj!")

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary Variety, 15a de Majo, 1957, paĝo 75.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]