Ĉimalpahin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉimalpahin
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1579 (1579-05-27)
en Amecameca
Morto 1-an de januaro 1660 (1660-01-01) (80-jaraĝa)
en Meksikurbo
Etno Ĉiĉimekoj vd
Lingvoj hispananaŭatla vd
Ŝtataneco MeksikoNaŭatloj vd
Profesio
Okupo historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Domingo Francisco de San Antón Muñón Chimalpahin Cuauhtlehuanitzin, aŭ simple ChimalpahinĈimalpahin (Amecameca, Meksiko, 27a de majo 1579-1645 proks.) estis indiĝena kronikisto de la Nova Hispanio (nuntempa Meksiko), apartenanta al la nobelaro ĉalka.

Krom ricevi bonan edukadon en la hispana, liaj studoj estis detalaj pri geografio kaj historio de sia naskolando. Li verkis la jarajn analojn de sia tempo kontemplante okazintaĵojn, kutimojn kaj gravulojn de la naŭatla mondo kiu ĉirkaŭis lin, kaj priskribis profunde historiajn informojn de la diversaj popoloj kiuj loĝis la bordojn de la lago.

Proksimume inter 1606 kaj 1631 Ĉimalpahin verkis siajn verkojn.[1] Inter ili troviĝas ok etendaj Relaciones verkitaj en naŭatla, kelkajn verkojn en kastilia kaj tio kion nun estas konata kiel Diario (Taglibro).[2] La Relaciones, nomataj fakte "Diferentes historias originales" fare de ties aŭtoro, estis preparitaj pere de la konsulto de diversaj kodeksoj kaj pere de la kolekto de informoj de la parola tradicio, kiel de la ĉalkaj maljunuloj.[3] Al tiuj dokumentoj oni povas sumi la influon de eŭropaj tekstoj kiaj la Reportorio de los tiempos, publikigita en 1606, de la kosmografo Enrico Martínez (ĉ. 1555-1632) el kiu Ĉimalpahin tradukis kelkajn erojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Romero Galván, José Rubén. Los cronistas indígenas. p. 279. ISBN 9682324041.
  2. Portilla León, Miguel. «La Embajada de los Japoneses en México, 1614. El testimonio en nahuatl del Cronista Chimalpahin». Estudios de Asia y Africa 16 (2): 218.
  3. Romero Galván