Sonorilo Sigismondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri fama sonorilo en urbo Krakovo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sonorilo (apartigilo).
Sonorilo Sigismondo
Sonorilo Sigismondo tuj antaŭ la sonorilado, la 2an de novembro 2012
La informtabulo pri Sonorilo Sigismondo
Pendigo de la Sonorilo de Sigismundo, de pola pentristo Jan Matejko, fondita de la reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a. Nomita laŭ lia nomo - Sigismondo
Sonorilo Sigismondo, la malnova svingebla frapilo, ĝi troviĝas en la sonorilturo, en la duonetaĝo
La bareliefo de sanktulo Stanislao sur la Sonorilo Sigismondo
La frapilo de Sonorilo Sigismondo
La bareliefo de sanktulo Sigismondo sur la Sonorilo Sigismondo

Sonorilo Sigismondo (pole: Dzwon Zygmunt) – la plej fama pola sonorilo troviĝanta en la katedrala turo sur Vavelo en Krakovo. Fondita de la reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a. Nomita laŭ lia nomo - Sigismondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sonorilon faris en krakova sonorilfarejo sonorilproduktisto Hans Beham el Nurenbergo en 1520. Sur la mantelo de la sonorilo estas videblaj figuroj de sanktuloj: Sigismondo kaj Stanislao. Ankaŭ troviĝas tie blazonoj de Pollando kaj Litovio. En la turo estis fiksita la 9-an de julio 1521. La 13-an de julio 1521 Krakovo unuafoje ekaŭdis ĝian voĉon.

En la 19-a jarcento koro de la sonorilo trifoje krevis, sed estis senprokraste riparata. Dum antaŭkristnaska vespero de 2000 on konstatis laŭvican krevon. La difektitan koron oni anstataŭis per nove muldita, kaj la antaŭan oni povas rigardi ĉe enirejo al la Turo de Sigismondo. Nuntempa koro pezas 365 kg kaj estas 42 kg pli peza ol la malnova.

La sonorilo Sigismondo estis la plej granda pola sonorilo ĝis fino de 1999, kiam superis ĝin mase kaj dimensie sonorilo de Licheń Stary (apud Ślesin) - Maryja Bogurodzica (Maria Dipatrino).

Signifo en la pola kulturo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Sigismondo batas dum la plej gravaj festoj kaj ekleziaj aŭ naciaj solenaĵoj. Dum la jaro tiaj okazantaĵoj estas ĉ. 30, ili estas interlie Novjaro, Palmofesto, Pasko, Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo, Kristokorpa Festo, Ĉiuj Sanktuloj, Festo de Sendependeco, Kristnasko. Krom tio la sonorilo batas en momentoj gravaj por Krakovo kaj Pollando, en la lastaj jaroj interalie:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dzwon Zygmunta "Wybrzmiał w Krakowie po raz ostatni 5 stycznia 2023 roku" www.suerteprzewodnicy.pl