Ciudadanos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciudadanos
emblemo
politika partio en Hispanio
Komenco 4-a de marto 2006 vd
Antaŭe Commitment to Aragon • Q56556765 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Barcelono
Ideologio

liberalismosekulareco • Spanish unionism • poreŭropismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Adrián Vázquez Lázara vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Simbolo de Ciudadanos

Ciudadanos-Partido de la Ciudadanía (Cs), aŭ pli simple Ciudadanos (Civitanoj)[1], estas hispana politika partio estrita de Albert Rivera.

Ĝi estis fondita en 2006 en Barcelono, baze sur la civitana platformo Ciutadans de Catalunya oponzicianta al katalunisma naciismo. Ĝi etendiĝis tra la tuta Hispanio, kaj atingis reprezentadon en la Eŭropa Parlamento, la Hispana Senato, la Congreso de los Diputados, diversaj regionaj parlamentoj kaj en kelkaj municipoj. En la 2010-aj jaroj ĝi estis la kvara politika forto malantaŭ PSOE, Popola Partio (PP) kaj Podemos kaj tiamaniere ĝi havis la povon koalicii kun aliaj partioj por akiri majoritaton. Plej ofte ĝi apogis lokajn aŭ regionajn registarojn de dekstraj fortoj, kio ebligis la potencprenon fare de la Popola Partio, kio donis al ĝi klaran bildon de dekstrema partio.

Ĝi akiris tre malbonajn rezultojn en la ĝeneralaj balotoj de la jaro 2019, post kio ĝi eniris fortan krizon. Post la sekva demisio de la ĝis tiam gvidanto Albert Rivera, la nuna prezidanto estas Inés Arrimadas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ties dekomenca nomo estis katalunlingva nomo Ciutadans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]