Vimalakirtio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vimalakirtio, murpentrajo de la 8-a jarcento, Dunhŭango.

Vimalakirtio (sanskrite विमल vimala "senmakula" + कीर्ति kīrti "famo, gloro") estas la ĉefa figuro en la Vimalakirtia Sutro,[1] kiu prezentas lin kiel la idealan Mahajanan budhiston[2] kaj samtempano de la budho Gotamo (de la 6-a ĝis la 5-a jarcentoj a.K.). Li ne estas menciita en budhismaj tekstoj ĝis post Nagarĝuno (de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 2-a jarcento p.K.) revigligis Mahajanan budhismon en Barato.[3]

Kiel zena patriarĥo[redakti | redakti fonton]

La Vimalakīrti Nirdeśa Sūtra karakterizas Vimalakirtion kiel riĉan patronon de la budho Gotamo.[4] Malsame ol multaj aliaj figuroj de la Mahajana literaturo, kiel Avalokiteŝvaro, li estas ĝenerale prenita kiel historia homo, kiel la budho Gotamo, pli ol mita aŭ legenda, kaj tial li kutime ne estas kultita sur altaroj en tantraj ritoj,[5] sed kiel historia predikanto de zeno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Vimalakirti Sutra: The Dharma-Door of Nonduality. About.com. Alirita 2013-04-17.
  2. Vimalakirti and the Doctrine of Nonduality. Metropolitan Museum of Art. Alirita 2013-04-17.
  3. Thurman, Robert. (2000) The Holy Teaching of Vimalakirti: A Mahayana Scripture. Pennsylvania State University Press, p. ix. ISBN 0271012099.
  4. Baroni, Helen Josephine. (2002) The Illustrated Encyclopedia of Zen Buddhism. The Rosen Publishing Group.
  5. Boddhisattvas of Compassion Lesson 8: Vimalakirti. DharmaNet International. Alirita 22 August 2014.