Nagarĝuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dharma wheel.svg Nagarĝuno Dharma wheel.svg
Nagarjuna with 84 mahasiddha cropped.jpg
Sanskrite: नागार्जुन (Nāgārjuna)
Japane: 龍樹 (Ryūju)
Tibete: ཀླུ་སྒྲུབ klu sgrub
Informoj
Skolo: Madhyamaka
Disĉiploj: Arjadevo
Verkoj: Mūlamadhyamakakārikā
Varno: Bramano
Information icon.svg
vdr

Nagarĝuno (ĉ. 150 - 250)[1] estas unu el la plej gravaj budhismaj filozofoj,[2][3][4] kaj estas konsiderita la iniciatinto de la skolo Madhyamaka, aŭ skolo de la Meza Vojo —unu el la skoloj de Mahajana budhismo—,[2][4] kune kun sia disĉiplo Arjadevo. Nagarĝuno estas ankaŭ atribuita la ellaboron de la filozofio de la sutroj de la perfekteco de saĝo. Laŭ tradicio, li estis la ĉefbikŝuo kaj rektoro de la bikŝuejego Nalando.[5][6]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malmulte estas konata pri la vivo de Nagarĝuno, ĉar la ankoraŭ ekzistantaj tekstoj estis verkitaj en Ĉinio[7] kaj Tibeto post kiam li forpasis. Laŭ kelkaj tekstoj, li venis el suda Barato.[1][8] Laŭ biografio de la 4-a aŭ 5-a jarcentoj tradukita de la bikŝuo Kumaraĝivo, Nagarĝuno naskiĝis en bramana familio[9] en Vidarbha[9][10][11][12][13][14][15] —regiono en Maharaŝtro—, kaj poste li fariĝis budhisto kiam infano, post parkere memori budhismajn tekstojn.[16] Li studis bramanismon en la bikŝuejego Nalando, kie li bikŝuiĝis.[17]

Laŭ Kalupahana, Nagarĝuno kredeble estis konsilisto ĉe raĝo de la Satavahana dinastio, kaj se tio estas ĝusta, tiu raĝo povintus esti Yajña Śrī Śātakarṇi, kiu regis inter la jaroj 167 kaj 196. Tial li konkludas, ke Nagarĝuno vivis ĉ. la jaroj 150 kaj 250.[1]

Laŭ Hirakawa Akira, Nagarĝuno loĝis ĉe la monto Śarīparvata dum siaj lastaj jaroj, proksime de la urbo poste nomita Nāgārjunakoṇḍa (la holmo de Nagarĝuno).[18] La ruinoj de Nāgārjunakoṇḍa troviĝas en la distrikto Guntur, Andra-Pradeŝo, kie membroj de la skoloj Caitika kaj Bahuśrutīya havis bikŝuejojn,[18] sed laŭ arĥeologia esplorado en Nāgārjunakoṇḍa, oni ankoraŭ ne trovis indikaĵojn, kiuj povus ligi la lokon kun Nagarĝuno. Laŭ Krishna Murthy, la loko nomiĝis Vijayapuri, laŭ epigrafo de la 3-a aŭ 4-a jarcentoj trovita tie, kaj prenis la nomon Nāgārjunakoṇḍa nur dum la mezepoko.[19]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Tibeta statuo de Nagarĝuno, 17-a jarcento.

La verkaro de Nagarĝuno inkluzivas tekstojn adresitajn al grupo de lajkoj, konsilajn leterojn al raĝoj kaj epistemologiajn traktatojn kiuj reprezentas la fundamenton de la skeptika kaj dialektikoanaliza filozofia skolo Madhyamaka.[4] Estas pluraj influplenaj tekstoj atribuitaj al li, kvankam ĉar ankaŭ estas multaj pseŭdoepigrafioj atribuitaj al li, ekzistas polemiko pri kiuj aŭtente estas liaj verkoj.

Mūlamadhyamakakārikā[redakti | redakti fonton]

La Mūlamadhyamakakārikā (Fundamentaj versoj pri la meza vojo) estas lia plej grava verko, ankaŭ lia plej longa kaj plej konata. Ĝi ne nur estas komentario pri la parolado de la budho Gotamo al Kaccayana Gotta,[20] sed ankaŭ detala analizo de gravaj paroladoj el la Nikajoj kaj la Agamoj, ĉefe tiuj el la Aṭṭhakavagga de la Suttanipāta.[21]

La Mūlamadhyamakakārikā inspiris plurajn komentariojn en Sanskrito, la tibeta, la ĉina, la korea kaj la japana, kaj malsamaj interpretoj de la teksto determinis la disiĝon de gravaj filozofiaj Mahajanaj skoloj, kiel tiu de la tibetaj Svatantrika kaj Prasaṅgika.[4]

Gravaj verkoj atribuitaj al li[redakti | redakti fonton]

Laŭ David Seyfort Ruegg, la Madhyamakasastrastuti atribuita al Ĉandrakirtio (ĉ. 600-650) parolas pri la jenaj ok tekstoj de Nagarĝuno:[22]

  1. Madhyamakakārikā
  2. Yuktiṣāṣṭika
  3. Śūnyatāsaptati
  4. Vigrahavyāvartanī
  5. Vidala (VaidalyasūtraVaidalyaprakaraṇa)
  6. Ratnāvalī,
  7. Sūtrasamuccaya
  8. Saṃstuti

Laŭ Christian Lindtner, la verkoj atribuitaj al Nagarĝuno estas la jenaj:[23]

  • Mūlamadhyamakakārikā (Fundamentaj versoj pri la meza vojo), en tri manuskriptoj en Sanskrito kaj pluraj tradukoj.[24]
  • Śūnyatāsaptati (Sep versoj pri vakueco), kun prosa komentario atribuita al Nagarĝuno mem.
  • Vigrahavyāvartanī (La fino de disputoj)
  • Vaidalyaprakaraṇa (Pulvorigante la kategoriojn), proso kritikanta la dekses kategoriojn uzitajn en la hindia filozofio nyaya.
  • Vyavahārasiddhi (Pruvo de konvencio)
  • Yuktiṣāṣṭika (Sesdek versoj pri rezono)
  • Catuḥstava (Kvar himnoj): Lokātītastava (Himno al transcendeco), Niraupamyastava (Himno al la senegalulo), Acintyastava (Himno al la neimagebla) kaj Paramārthastava (Himno al absoluto).[25]
  • Ratnāvalī (Trezora girlando), subtitolita Rājaparikathā, parolado adresita al raĝo (kredeble el la {{Satavahana dinastio]]).[26]
  • Pratītyasamutpādahṝdayakārika (Versoj pri la koro de la dependa ekesto), kun mallonga komentario titolita Vyākhyāna.
  • Sūtrasamuccaya (Antologio de sutroj).
  • Bodhicittavivaraṇa (Eksponaĵo pri la vekiĝa menso)
  • Suhṛllekha (Letero al kara amiko)
  • Bodhisaṃbhāraśāstra (Traktato pri la postuloj de vekiĝo), verko pri la vojo de la bodisatvo kaj la perfektecoj, kiu estas citita de Ĉandrakirtio en lia komentario pri la Kvarcent de Arjadevo. Nun ĝi nur troveblas en la ĉina traduko de la Tripitako de Tajŝo, 1660.[27]

El la supra listo, la tibeta historiisto Butön Rinchen Drub konsideris la unuajn ses kiel la ĉefajn traktatojn de Nagarĝuno kaj nomis ilin la Korpuso Yukti (rigs chogs), sed laŭ Tāranātha nur la unuaj kvin estas verkoj de Nagarĝuno. Laŭ T. R. V. Murti, nur Ratnāvalī, Pratītyasamutpādahṝdayakārika kaj Sūtrasamuccaya estas verkoj de Nagarĝuno, ĉar la unuaj du estas ofte cititaj de Ĉandrakirtio, kaj la tria de Ŝantidevo.[28]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Aldone al la verkoj menciitaj supre, kelkaj aliaj verkoj estas atribuitaj al Nagarĝuno, sed studado de tiuj ĉi verkoj sugestas, ke ili apartenas al pli malfrua periodo, ĉu la 8-a ĉu la 9-a jarcentoj, do ili ne povas estis verkoj de Nagarĝuno. Kelkaj gravaj verkoj en Vaĝrajano estas atribuitaj al Nagarĝuno de historiistoj, kiel Tāranātha en Tibeto de la 17-a jarcento. Tiuj ĉi historiistoj klopodas solvi kronologiajn problemojn per diversaj teorioj, kiel mistikaj revelacioj.[29] Ĉe kelkaj fontoj, la rivelon de tiuj ĉi skribaĵoj al ordinaraj homoj post lerni ilin de la nagoj, kiuj lernis ilin de la budho Gotamo mem kaj konservis ilin por centoj da jaroj.

Laŭ Ruegg, en tibetaj tradukoj ekzistas tri stanzaroj atribuitaj al Nagarĝuno:[30]

  1. Prajñāśatakanāmaprakaraṇa
  2. Nītiśāstrajantupoṣaṇabindu
  3. Nītiśāstraprajñādaṇḍa

Aliaj verkoj nur ekzistas en la ĉina, kiel la Dvādaśanikāyaśastra (Dekdutema traktato), unu el la tri fundamentaj traktatoj de la skolo Sanlun (Orientazia Madhyamaka).[31]

Aliaj verkoj atribuitaj al Nagarĝuno estas:[32]

  • Bhavasaṃkrānti (Transmigro de ekzisto)
  • Dharmadhātustava (Laŭdo al la fenomena elemento), laŭ Ruegg, kun necerta aŭtoreco.
  • Śālistambhakārikā (Versoj pri la riztigo)
  • Komentario pri la sutro de la dek etapoj (Daśabhūmikasūtra)
  • Mahāyānaviṃśikā, laŭ Ruegg, kun necerta aŭtoreco.
  • *Ekaślokaśāstra (Traktato en unu verso - Tajŝo 1573)
  • *Īśvarakartṛtvanirākṛtiḥ (Refutado de Viŝnuo)[noto 1]

Lindtner opinias, ke la influhava Mahāprajñāpāramitāupadeśa (Komentario pri la granda perfekteco de saĝo - Tajŝo 1509) ne vere estas verko de Nagarĝuno. Tiu ĉi verko nur ekzistas en ĉina traduko de Kumaraĝivo, kaj ne estas konata nek en la tibeta nek en la hinda tradicioj.[34] Étienne Lamotte samopinias,[35] sed la bikŝuo Yìnshùn tamen opinias, ke Nagarĝuno povintus esti la verkisto.

Li ankaŭ supoze verkis traktatojn pri Rasāyana de ajurvedo.[5]

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Nagarĝuno ĉe tibeta bikŝuejo proksime de Kuluo, Barato.

Nagarĝuno uzis la teorion de la budho Gotamo pri dependa ekesto (pratītyasamutpāda) por demonstri la vanecon de metafizika spekulativado. Tiu ĉi metodo trakti metafizikon estas nomita meza vojo (madhyama pratipada), kaj per tiu ĉi meza vojo li evitis kaj la substancismon de la skolo Sarvastivada kaj la nominalismon de la skolo Sautrāntika.[36] Laŭ Nagarĝuno, fenomenoj estas kiel revoj aŭ projektaĵoj de konscio, kiuj povas esti spertita, tial ili ne estas nur nominalaj (prajñāpti),[37] kiel opiniis la skolo Prajñāptivāda, aŭ Bahuŝrutijo-Vibaĝjavado.

Laŭ li, ĉiu fenomeno (dharma) estas vakueco (śūnyatā). Tio signifas, ke ili estas vakuaj je oesenco (svabhāva) ĉar ili havas dependan ekeston (pratītyasamutpāda),[38][36] kaj tiu vakueco estas ankaŭ vakua.[2][39][40]

Nagarĝuno kredeble atingis sian perspektivon el deziro krei ekzegezon de la filozofio de la budho Gotamo laŭ la Agamoj. Li uzis la koncepton intrui per la meza vojo inter la du ekstremoj de ekzisto kaj malekzisto.[41][42]

Laŭ la filozofo Umehara Takeshi, Nagarĝuno refutis la budhismon de la budho Gotamo kaj iniciatis Mahajanan budhismon,[43] sed aliflanke, laŭ la filozofo Nakamura Hajime, Mahajanon karakterizas la teorio de vera esenco de fenomenoj (dharmatā) kaj la aldono de la signo de la reala esenco de fenomenoj[noto 2][noto 3] kiel kvara sigelo al la tri sigeloj de ekzisto originale proponitaj de Hinajano,[45] sed laŭ Nakamura, Nagarĝuno neniam proponis aldoni novan sigelon.[46]

Nagarĝuno ŝajnis bone koni la filozofiojn de Ŝravakajano kaj Mahajano, sed determini al kiu tradicio li inklinis pli estas malfacile. Se la tekstaro atribuita al li de Christian Lindtner[noto 4] estas ĝusta, Nagarĝuno klare estis Mahajanisto, sed lia filozofio tamen klopodas resti ene de la limoj de la kanono de Ŝravakajano. Laŭ Lindtner, Nagarĝuno rigardis la budhon Gotamon ne kiel nuran antaŭulon, sed kiel la iniciatinton mem de la sistemo de la meza vojo (madhyamaka).[47]

Kalupahana rigardas Nagarĝunon kiel postanton de Moggaliputta-Tissa kiel probatalanto de la meza vojo kaj kiel revigliganto de la originaj filozofaj idealoj de la budho Gotamo.[48]

Vakueco[redakti | redakti fonton]

La plej grava temo pri kiu Nagarĝuno fokusas sian atenton estas la koncepto de śūnyatā (vakueco), kiu estas ligita al aliaj kernaj budhismaj konceptoj, ĉefe anātman (nememo) kaj pratītyasamutpāda (dependa ekesto), kiujn li uzas por refuti la metafizikon de kelkaj el liaj samtempanoj. Li proponas, ke ĉio estas vakueco, ĉar ĉio ekestas ne pro sia propra povo, sed depende de kondiĉoj, kiuj kaŭzas ties ekeston. Laŭ Nagarĝuno, kaj ankaŭ la budho Gotamo, ne nur estaĵoj estas vakuaj, sed ĉiu fenomeno estas vakua je esenco kaj sendependa ekesto, tial li refutis la malortodoksajn teoriojn pri esenco (svabhāva) de sia epoko surbaze la teoriojn de frua budhismo.

Nagarĝuno nomas reala nur tion, kio havas propran esencon (svabhāva), nekaŭzita (akṛtaka) kaj nedependa de kio ajn alia (paratranirapekṣa).[49]

En la ĉapitro 24, verso 14 de la Mūlamadhyamakakārikā, troviĝas unu el liaj plej famaj citaĵoj pri vakueco kaj dependa ekesto:[50]

Citaĵo
 sarvaṃ ca yujyate tasya śūnyatā yasya yujyate   Ĉio ja ebla estas kiam vakueco estas ebla;
Ĉio neebla estas kiam vakueco estas neebla. 
— Nagarĝuno, Mūlamadhyamakakārikā

Kiel parto de lia analizo de vakueco de fenomenoj en la Mūlamadhyamakakārikā, Nagarĝuno kritikas esencon (svabhāva) en konceptoj kiel kaŭzo, movo, ŝanĝo kaj persona identeco, uzante la tetralemon de hinda logiko nomitan catuṣkoṭi por ataki kiun ajn esencisman koncepton surbaze kvar bazajn propozicion:[51]

Ĉiu fenomeno (dharma) ekzistas.
Ĉiu fenomeno ne ekzistas.
Ĉiu fenomeno kaj ekzistas kaj ne ekzistas.
Ĉiu fenomeno nek ekzistas nek ne ekzistas.

Jen ekzemplo de tetralemo el la unua verso de la Mūlamadhyamakakārikā:[52][53]

Citaĵo
 1. na svato nāpi parato na dvyādhuāṃ nāpy ahetutaḥ   1. Neniam nenie iu ajn estaĵo ekestas el si mem;
El si mem, el alia, el ambaŭ aŭ el neniu kaŭzo. 
— Nagarĝuno, Mūlamadhyamakakārikā

Diri ke ĉio estas vakueco neas kiun ajn ontologian fundamenton, tial la filozofio de Nagarĝuno estas rigardita kiel ontologia kontraŭfundamentismo[54] aŭ kiel metafizika kontraŭrealismo.[55]

Fyodor Shcherbatskoy kaj T. R. V. Mūrti rigardis Nagarĝunon kiel la iniciatinto de la teorio de vakueco, sed Choong Mun-keat, Yin Shun and Dhammajothi Thero argumentas, ke tiu teorio ne estis novaĵo en tiu epoko,[56][57][58] nek la ligo inter vakueco kaj dependa ekesto.[59]

Duvereco[redakti | redakti fonton]

Nagarĝuno estis grava ellaboranto de la teorio de duvereco, kiu asertas ke estas du niveloj de vero—absoluta vero (paramārthasatya) kaj konvencia vero (saṃvṛtisatya).[60][noto 5] Absoluta vero estas tio, ke ĉio estas vakua je esenco,[62] eĉ vakueco mem (la vakueco de vakueco).

Kelkaj[63] interpretas tion rigardante Nagarĝunon kiel novkantianon, traktantan la absolutan veron kiel noumenon.[64] Aliaj, kiel Mark Siderits kaj Jay L. Garfield, argumentis ke lia absoluta vero estas tio, ke ne ekzistas absoluta vero, kaj, laŭ Sidertis, ke li estas semantika dualisto, kiu opinias ke nur estas konvenciaj veroj.[64] Laŭ Garfield, se oni analizas konvencian aferon, kiel tablon, por demonstri ties vakuecon, trovante ke ne estas tablo krom ĝiaj partoj, oni povas konkludi, ke ĝi estas vakua. sed poste, se oni analizas tiun vakuecon mem, oni trovos nenion krom la mankon de imanenta ekzistado de la tablo.[65] Por esprimi tion en la Mūlamadhyamakakārikā, Nagarĝuno uzis kiel fonton la Kaccānagottasuttaṃ,[66] kiu distingas inter definitiva kaj interpretebla signifoj:[noto 6][20]

Citaĵo
 Ĉio ja ekzistas: tiu estas la unua ekstremo; ĉio ne ekzistas: tio estas la dua ekstremo. Evitante tiujn ĉi du ekstremojn, la Tatagato instruas la darmon per la mezo: …[noto 7] 
— Kaccānagottasuttaṃ (SN 12.15)

Kaŭzeco[redakti | redakti fonton]

Nagarĝuno alproksimiĝis kaŭzecon el la kvar noblaj veroj kaj dependa ekesto. Li distingas inter du tipoj de dependa ekesto: tiu, kiu kaŭzas efikojn; kaj tiu, kiu kaŭzas kondiĉojn.[4]

Konvencia vero kaj absoluta vero, kune, estas ambaŭ vakuaj je ekzisto. Laŭ Nagarĝuno, kaŭzo estas evento aŭ stato, kiu havas la povon krei efikon; kaj kondiĉo estas kaŭzo, kiu kaŭzas pluan eventon, staton aŭ procezon.[4]

Relativeco[redakti | redakti fonton]

Nagarĝuno ankaŭ instruis la ideon de relativeco. En la Ratnāvalī, li donas la ekzemplon, ke la ideo de mallongeco nur ekzistas rilate la ideon de longeco, ne pro imanenta naturo (svabhāva). Tiu ĉi ideo ankaŭ troviĝas en la Nikajoj kaj en la Agamoj, en kiuj la ideo estas simile esprimita:[68]

Citaĵo
 Lumo ekzistas rilate mallumon; bono, rilate malbonon; spaco, rilate formon. 
— SN 2.150

Skeptikismo[redakti | redakti fonton]

Nagarĝuno, kiel okcidentaj skeptikistoj, sisteme evitas defendi pozitivajn metafizikajn doktrinojn pri la naturo de aferoj, demonstrante ke tiaj pozitivaj tezoj estas nekoheraj, kaj ke niaj konvencioj kaj koncepta framo ne povas esti pravigita de sendependa realo.[4]

Pro la simileco inter la filozofio de Nagarĝuno al tiu de okcidentaj skeptikoj, kiel Pirono, kaj ĉefe Sextus Empiricus.[69] Thomas McEvilley suspektas, ke Nagarĝuno estis influita de grekaj pironismaj tekstoj enportitaj en Baraton.[70] Sed, laŭ Christopher I. Beckwith, la instruoj de Pirono estas bazitaj sur budhismo, ĉar adiaphora, astathmēta kaj anepikrita estas tre similaj al la tri sigeloj de ekzisto.[71] Laŭ li, la kernaj principoj de skeptikismo de Pirono nur troviĝis en la hinda filozofio en tiu epoko, kaj ne en la greka.[72]

Hinduisma filozofio[redakti | redakti fonton]

Nagarĝuno bone konis la klasikajn verkojn de hinduisma filozofio, kiel tiuj de la skoloj Sāṃkhya kaj Vaiśeṣika.[73] Li ankaŭ konis la priskribojn de la dekses kategorioj de la sutroj de la skolo Nyāya, kaj verkis traktatojn pri la pruvoj (pramāṇa), per kiuj li reduktas la silogismon de kvin membroj al unu de tri. En la Vigrahavyāvartanīkārikā, Nagarĝuno kritikas la teorion de la skolo Nyāya pri pruvoj.[74] La skolo Nyāya havas komunajn metodojn kaj fundamentojn pri sufero kiel budhismo; sed, laŭ kelkaj verkistoj,[75][76][77][78][79] kerna malsameco estas ke laŭ budhismo ne estas ātman. Nagarĝuno verkis pri la refuto de la metafizika estaĵo nomita ātman, asertante en la 18-a ĉapitro de la Mūlamadhyamakakārikā, ke ne estas tia estaĵo, kaj ke la budho Gotamo instruis la doktrinon de nememo (anātman).[80][81][82]

Laŭ Mahajanaj skoloj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Nagarĝuno sidanta sur nago ĉe la bikŝuejo Kagyü Samye Ling de la skolo Karma Kagyü.

Nagarĝuno estas kerna figuro en Mahajana budhismo kaj pluraj skoloj lin konsideras patriarkon.

En Ŝingono, Nagarĝuno estas konsiderita la tria patriarko.[83][84]

En purlanda budhismo, li estas la unua patriarko el la sep altrangaj bikŝuoj.[85][86]

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

Nagarĝuno estas ofte reprezentita kun homaj kaj nagaj trajtoj, ofte kun nago ŝirmanta lian kapon.[87]

Tibeta pentraĵo de Nagarĝuno ĉe muzeo en Ĉinio. 
Tempero de Nagarĝuno kaj lia disĉiplo Arjadevo
Desegno de Nagarĝuno. 
Statuo de Nagarĝuno en Kalmukio, Rusio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kompleta titolo estas Īśvarakartṛtva-nirākṛtiḥ-Viṣṇoḥ-ekakartṛtva-nirākaraṇa (Refutado de la dio Viŝnuo kiel sola kreinto de la mondo).[33]
  2. 「諸法實相印」
  3. 諸法実相: Ĉiu fenomeno havas veran esencon (dharmatā; t.e. estas produktita de kondiĉoj).[44]
  4. La plej akceptita tekstaro.
  5. Relativa vero, vero kiu kaŝas la absolutan veron.[61]
  6. Definitiva kaj interpretebla signifoj estas nītārtha kaj neyārtha, respektive.
  7. Kvankam tiu versio el la Saṃyuttanikāya estas iom malsama ol tiu en la Saṃyuktāgama, ambaŭ enhavas la koncepton de instruado meze de la ekstremoj de ekzisto kaj neekzisto.[67] Nagarĝuno ne mencias ĉion kiam li citas la tekston el la Agamoj en la Mūlamadhyamakakārikā.[67]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Kalupahana 1992, p. 160.
  2. 2,0 2,1 2,2 Cheng 1981.
  3. Jones 2014.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Garfield 1994, pp. 219-50.
  5. 5,0 5,1 Xīng Yún 2010.
  6. Cornu 2006.
  7. Rongxi 2002, pp. 21-30.
  8. Hāṇḍā 2002, p. 97.
  9. 9,0 9,1 Dutt, pp. 633-53.
  10. Malandra 1993, p. 17.
  11. Ichimura 2001, p. 67.
  12. Dakpo Paṇchen Tashi Namgyel 1993, p. 443.
  13. 直勧; 吉迦夜; 曇曜; 鳩摩羅什; 真諦; 道宣; 志磐; 師錬 1680.
  14. 鳩摩羅什; 真諦 1763.
  15. 鳩摩羅什; 真諦 1932.
  16. 中村 2002, p. 19.
  17. 中村 2002, pp. 33-34.
  18. 18,0 18,1 Hirakawa 2007, p. 242.
  19. Krishnamurthy 1977, p. 1.
  20. 20,0 20,1 Thanissaro Bhikkhu 2013.
  21. Kalupahana 1992, p. 161.
  22. Ruegg 1981, p. 8.
  23. Lindtner 1982, p. 11.
  24. Ruegg 1981, p. 9.
  25. Tola 1985.
  26. Ruegg 1981, p. 24.
  27. Ruegg 1981, p. 29.
  28. Mūrti 2003, pp. 89-91.
  29. Wedemeyer 2007.
  30. Ruegg 1981, p. 27.
  31. Ruegg 1981, p. 28.
  32. Ruegg 1981, p. 28-46.
  33. Shcherbatskoy 1969.
  34. Ruegg 1981, p. 32.
  35. Lamotte 1976.
  36. 36,0 36,1 Kalupahana 1992, p. 120.
  37. Kalupahana 1994, p. 120.
  38. Brunnhölzl 2004, p. 590.
  39. Garfield 1994.
  40. Garfield 2012.
  41. Warder 1998, pp. 55-56.
  42. Choong 2000, pp. 192-95.
  43. 梅原 2006, pp. 196-197.
  44. 中村 2001, pp. 926-927.
  45. 中村 2001, p. 701.
  46. 中村 2001, p. 927.
  47. Lindtner 1997, p. 324.
  48. Kalupahana 2005, pp. 2, 5.
  49. Rādhākṛṣṇan 2008, p. 607.
  50. Siderits 2013, pp. 175-76.
  51. Heinrich 1998, p. 43.
  52. McCagney 1997.
  53. Nāgārjuna 1970.
  54. Westerhoff 2009.
  55. Siderits Decembro de 1988, pp. 311-325.
  56. Yìnshùn 1985.
  57. Choong 1999.
  58. Ven. Medawachchiye Dhammajothi lThero 2008.
  59. Shi 2013.
  60. Urban Dharma 2004.
  61. Chattopadhyaya 1976.
  62. Garfield 2001, p. 91.
  63. Mūrti 1955.
  64. 64,0 64,1 Siderits 2003.
  65. Garfield 2001, pp. 38-39.
  66. Kalupahana 1986.
  67. 67,0 67,1 Kalupahana 1986, p. 232.
  68. Kalupahana 1975, pp. 96-97.
  69. Kuzminski 2008.
  70. McEvilley 2002, pp. 499-505.
  71. Beckwith 2015, p. 28.
  72. Beckwith 2015, p. 221.
  73. Mūrti 2003, pp. 92.
  74. Rādhākṛṣṇan 2008, p. 644.
  75. Jayatilleke 2010, pp. 246-249.
  76. Collins 1994, p. 64.
  77. Roer, pp. 2-4.
  78. Javanaud 2013.
  79. Plott 2000, p. 63.
  80. Kalupahana 1996, pp. 56-57.
  81. Nishijima 2011, p. 182–191.
  82. Garfield 1995, pp. XXXIV, 76; ĉapitroj XVIII, XXVII (partoj unu kaj du).
  83. 「ふほうのはっそ【付法の八祖】」- 大辞林.
  84. 「「龍樹」 - ブリタニカ国際大百科事典 小項目事典.
  85. 中村 2002b, p. 438.
  86. 大原 1983, p. 213.
  87. Berger.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Beckwith, Christopher I.. (2015) Greek Buddha: Pyrrho's Encounter with Early Buddhism in Central Asia (angle). Princeton University Press. ISBN 978-1400866328.
  2. Brunnhölzl, Karl. (2004) Center of the Sunlit Sky: Madhyamaka in the Kagyü Tradition (angle). Snow Lion Publications.
  3. Chattopadhyaya, Debiprasad. (1976) What is Living and What is Dead in Indian Philosophy (5-a eld.) (angle). People's Publishing House.
  4. Cheng, Hsueh-Li (1981). “The Roots of Zen Buddhism”, Journal of Chinese Philosophy (en) 8, p. 451–478. doi:10.1111/j.1540-6253.1981.tb00267.x. 
  5. 直勧; 吉迦夜; 曇曜; 鳩摩羅什; 真諦; 道宣; 志磐; 師錬. (1680) 「淨土 2巻」『八祖列全傳記纂』 (japane). 秋田屋平左衞門 (NCID: BB20345210).
  6. Choong, Mun-keat. (1999) The Notion of Emptiness in Early Buddhism (angle). Motilal Banarsidass. ISBN 978-8120816497.
  7. Choong, Mun-keat. (2000) The Fundamental Teachings of Early Buddhism: A Comparative Study Based on the Sutranga Portion of the Pali Samyutta-nikaya and the Chinese Samyuktagama (Beitrage Zur Indologie) (angle). Wiesbaden: Otto Harrassowitz. ISBN 978-3447042321.
  8. Collins, Steven. (1994) Religion and Practical Reason (angle). State Univ. of New York Press (Eldonintoj: Frank Reynolds, David Tracy). ISBN 978-0791422175.
  9. Cornu, Philippe. (2006) Dictionnaire encyclopédique du bouddhisme (Nouvelle édition augmentée) (france). Éditions du Seuil, p. 952. ISBN 978-2020822732.
  10. Dakpo Paṇchen Tashi Namgyel. (1993) Mahāmudrā: The Quintessence of Mind and Meditation (angle). Motilal Banarsidass Publishers. ISBN 978-8120810747.
  11. Dutt, Nalinaksha (Septembro de 1931). “Notes on the Nagarjunikonda Inscriptions”, The Indian Historical Quarterly (en) (7:3). 
  12. Garfield, Jay L. kaj Graham Priest (1994). “Dependent Arising and the Emptiness of Emptiness: Why did Nagarjuana Start with Causation?”, Philosophy East & West (en) 44 (2, Aprilo). doi:10.2307/1399593. 
  13. Garfield, Jay (tr.). (1995) The Fundamental Wisdom of the Middle Way: Nāgārjuna's Mūlamadhyamakakārikā (angle). Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-976632-1.
  14. Garfield, Jay L.. (1995) The Fundamental Wisdom of the Middle Way (angle). Oxford: Oxford University Press.
  15. Garfield, Jay L.. (2001) Empty Words: Buddhist Philosophy and Cross-Cultural Interpretation (angle). Oxford University Press USA. ISBN 978-0195146721.
  16. Garfield, Jay L. (2003). “Nāgārjuna and the Limits of Thought”, Philosophy East & West (en) 53, p. 1–21. 
  17. Garfield, Jay L.. (2012) Madhyamaka Is Not Emptiness (angle). Smith College, University of Melbourne.
  18. Hāṇḍā, Omacanda. (2002) Buddhist Art & Antiquities of Himachal Pradesh (angle). Indus Publishing Company. ISBN 978-8185182995.
  19. Heinrich, Dumoulin. (1998) Zen Buddhism: A History, India and China (angle). Macmillan Publishing.
  20. Hirakawa, Akira; Groner, Paul. (2007) A History of Indian Buddhism: From Śākyamuni to Early Mahāyāna (angle).
  21. Ichimura, Shōhei. (2001) Buddhist Critical Spirituality: Prajñā and Śūnyatā (angle). Motilal Banarsidass Publishers.
  22. Javanaud, Katie (2013). Is The Buddhist 'No-Self' Doctrine Compatible With Pursuing Nirvana? (angle). Philosophy Now.
  23. Jayatilleke, Kulatissa Nanda. (2010)) Early Buddhist Theory of Knowledge (angle). ISBN 978-8120806191}.
  24. Jones, Richard H.. (2014) Nāgārjuna: Buddhism's Most Important Philosopher, 2‑a eldono (angle), Novjorko: Jackson Square Books.
  25. Lamotte, Éttiene. (1976) Le Traité de la grande Vertu de Sagesse de Nāgārjuna I (1944), Vol II (1949), Vol III (1970), Vol IV (1976) (france). Institut Orientaliste: Louvain-la-Neuve. ISBN 978-9042928176.
  26. Lindtner, Christian. (1997) Master of Wisdom (angle). Dharma Publishing.
  27. Lindtner, Christian. (1982) Nagarjuniana: Studies in the Writings and Philosophy of Nāgārjuna (angle). Kopenhageno: Akademisk forlag.
  28. Kalupahana, David J.. (1975) Causality: The Central Philosophy of Buddhism. ISBN 978-0824802981.
  29. Kalupahana, David J.. (1986) Nāgārjuna: The Philosophy of the Middle Way. SUNY Press. ISBN 978-0887061493.
  30. Kalupahana, David J.. (1992) A History of Buddhist Philosophy: Continuities and Discontinuities (angle). University of Hawaii Press. ISBN 978-0824814021.
  31. Kalupahana, David J.. (1992b) The Principles of Buddhist Psychology (angle). Delhio: Sri Satguru Publications. ISBN 978-8170303220.
  32. Kalupahana, David J. (tr.). (1996) Mūlamadhyamakakārikā of Nāgārjuna (angle). Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-0774-7.
  33. Kalupahana, David J.. (2005) Mūlamadhyamakakārikā of Nāgārjuna: The Philosophy of the Middle Way (angle). Motilal Banarsidass.
  34. 鳩摩羅什; 真諦. (1763) 『龍樹菩薩傳.婆藪槃豆法師傳』 (japane). 植村藤右衛門 : 井上忠兵衛 (NCID: BB20589361).
  35. 鳩摩羅什; 真諦. (1932) 『馬鳴菩薩傳 ; 龍樹菩薩傳 ; 龍樹菩薩傳別本 ; 提婆菩薩傳 . 婆藪槃豆傳』 (japane). 支那内學院 (NCID: BA87507515).
  36. Kuzminski, Adrian. (2008) Pyrrhonism: How the Ancient Greeks Reinvented Buddhism (angle).
  37. Krishnamurthy, K.. (1977) Nāgārjunakoṇḍā: A Cultural Study (angle). Concept Publishing Company. OCLC 4541213.
  38. Mabbett, Ian (1998). “The Problem of the Historical Nāgārjuna Revisited”, Journal of the American Oriental Society 118 (3), p. 332–46. 
  39. Malandra, Geri Hockfield. (1993) Unfolding a Mandala: The Buddhist Cave Temples at Ellora (angle). SUNY Press.
  40. Matilal, Bimal Krishna. (1997) Logic, Language and Reality: Indian Philosophy and Contemporary Issues (angle). Motilal Banarsidass. ISBN 978-8120807174.
  41. McCagney, Nancy. (1997) Nāgārjuna and the Philosophy of Openness (angle). Oxford: Rowman & Littlefield Publishers, Inc.. ISBN 0-8476-8627-2.
  42. McEvilley, Thomas. (2002) The Shape of Ancient Thought (angle).
  43. Ven. Medawachchiye Dhammajothi Thero. (2008) The Concept of Emptiness in Pali Literature (angle). Corporate Body of the Buddha Educational Foundation.
  44. Mūrti, Tirupattur R. Veṃkaṭācala. (1955) The Central Philosophy of Buddhism (angle).
  45. Mūrti, Tirupattur R. Veṃkaṭācala. (2003) Central Philosophy of Buddhism: A Study of Madhyamika System (angle). Munshiram Manoharlal. ISBN 978-8121510806.
  46. Murty, Kotha Satchidananda. (1971) Nāgārjuna (angle). Novdelhio: National Book Trust.
  47. Nāgārjuna. (1970) Mūlamadhyamakakārikā de Nāgārjuna avec la Prasannapadā de Candrakīrti (france). Osnabrück: Biblio Verlag.
  48. 中村, 元. (2001) 広説佛教語大辞典 中巻 (japane). 東京書籍.
  49. 中村, 元. (2002) 龍樹, 講談社学術文庫 1548 (japane). 講談社. ISBN 4-06-159548-2.
  50. 中村, 元. (2002b) 岩波仏教辞典, 2‑a eldono (japane), 岩波書店. ISBN 4-00-080205-4.
  51. 中村, 元. (2010) 広説佛教語大辞典(縮刷版) (japane). 東京書籍. ISBN 978-4-487-73174-9.
  52. Nishijima, G. W. (tr.); Warner, Brad (komentario). (2011) Fundamental Wisdom of the Middle Way: Nāgārjuna's Mūlamadhyamakakārikā (angle). Monkfish. ISBN 978-0-9833589-0-9.
  53. 大原, 性実; 星野, 元豊. (1983) 真宗新辞典 (japane). 法蔵館. ISBN 978-4831870117.
  54. Plott, John C. et al.. (2000) Global History of Philosophy: The Axial Age 1 (angle). Motilal Banarsidass. ISBN 978-8120801585.
  55. Ramanan, K. Venkata. (1966) Nāgārjuna's Philosophy (angle). Charles E. Tuttle, Vermonto kaj Tokio. Represita de Motilal Banarsidass, Delhio, 1978. ISBN 978-8120801592.
  56. Sastri, H. Chatterjee. (1977) The Philosophy of Nāgārjuna as Contained in the Ratnāvalī, Part I (angle). Kalkato: Saraswat Library.
  57. Rādhākṛṣṇan, Sarvepalli. (2008) Indian Philosophy 1 (angle). ISBN 978-0195698411.
  58. Roer, Edward. Shankara's Introduction (angle).
  59. Rongxi, Li (tr.); Dalia, Albert A. (tr.). (2002) The Lives of Great Monks and Nuns (angle). Berkeley CA: Numata Center for Translation and Research.
  60. Ruegg, David Seyfort. (1981) The Literature of the Madhyamaka School of Philosophy in India (A History of Indian literature) (angle). Otto Harrassowitz Verlag. ISBN 978-3447022040.
  61. Shcherbatskoy, Fyodor Ippolitovich. (1969) Papers of Th. Stcherbatsky (Soviet Indology Series) (angle). Indian Studies: Past & Present.
  62. Shi, Huifeng (2013). “"Dependent Origination = Emptiness" —Nāgārjuna’s Innovation? An Examination of the Early and Mainstream Sectarian Textual Sources”, Journal of the Centre of Buddhist Studies Sri Lanka (en) 11. 
  63. Siderits, Mark (Decembro de 1988). “Nāgārjuna as Anti-realist”, Journal of Indian Philosophy (en) 16 (4). 
  64. Siderits, Mark; Katsura Shōryū. (2013) Nāgārjuna's Middle Way: Mūlamadhyamakakārikā (Classics of Indian Buddhism) (angle). Wisdom Publications. ISBN 978-1-61429-050-6.
  65. Siderits, Mark (2003). “On the Soteriological Significance of Emptiness”, Contemporary Buddhism (en) 4 (1). 
  66. Streng, Frederick J.. (1967) Emptiness: A Study in Religious Meaning (angle). Naŝvilo: Abingdon Press. ISBN 978-0687117086.
  67. 寺本, 婉雅]]. (1926) “(九)古龍樹の出生地”, 新竜樹伝の研究 ; On the history of Nagarjuna II. (japane). 内外出版, p. 117–124.
  68. Thanissaro Bhikkhu (2013). Kaccayanagotta Sutta: To Kaccayana Gotta (on Right View) (SN 12.15) (angle). Access to Insight (BCBS Edition).
  69. Tola, Fernando; Dragonetti, Carmen (1985). “Nāgārjuna's Catuḥstava”, Journal of Indian Philosophy (en) 13 (1) (1), p. 1–54. 
  70. Tuck, Andrew P.. (1990) Comparative Philosophy and the Philosophy of Scholarship: on the Western Interpretation of Nāgārjuna (angle). Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0195061567.
  71. Walser, Joseph (2002). “Nāgārjuna and the Ratnāvalī: New Ways to Date an Old Philosopher”, Journal of the International Association of Buddhist Studies (en) 25 (1-2), p. 209–262. 
  72. Walser, Joseph. (2005) Nāgārjuna in Context: Mahāyāna Buddhism and Early Indian Culture (angle). Novjorko: Columbia University Press.
  73. Warder, Anthony Kennedy. (1998) A Course in Indian Philosophy (angle). Barato: Motilal Banarsidass. ISBN 978-8120812444.
  74. Westerhoff, Jan. (2009) The Dispeller of Disputes: Nāgārjuna's Vigrahavyāvartanī (angle). Oxford: Oxford University Press.
  75. Westerhoff, Jan. (2010) Nāgārjuna's Madhyamaka. A Philosophical Introduction (angle). Oxford: Oxford University Press.
  76. Wedemeyer, Christian K.. (2007) Āryadeva's Lamp that Integrates the Practices: The Gradual Path of Vajrayāna Buddhism according to the Esoteric Community Noble Tradition (angle).
  77. Westerhoff, Jan. (2009) Nagarjuna's Madhyamaka: A Philosophical Introduction (angle). ISBN 978-0195384963.
  78. Yìnshùn. (1985) An Investigation into Emptiness (Kōng zhī Tànjìu 空之探究) (angle). ISBN 978-0981853130.
  79. Xīng Yún. (2010) Infinite Compassion, Endless Wisdom: The Practice of the Bodhisattva Path (angle). Hacienda Heights California: Buddha's Light Publishing.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]