Romualdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Romualdo
Sankta Romualdo, laŭ Beato Angelico; Fra Giovanni da Fiesole
Sankta Romualdo, laŭ Beato Angelico; Fra Giovanni da Fiesole
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 951
en Raveno
Morto 19-an de junio 1027 (1027-06-19)
en Fabriano
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo religiulo vd
abato de la Baziliko de Sankta Apolinaro
Dum 998
Sanktulo, ordenfondinto
Festotago 7-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Romualdo (ĉ. 951 en Ravenna19-a de junio 1027) estis membro de nobela familio, iĝis monaĥo 20-jaraĝa en abatejo de la Baziliko de Sankta Apolinaro en Ravenna. La imperiestro Oto la 3-a igis lin abato de tiu abatejo en 998, sed Romualdo, por polemiko pri disciplino de la monaĥejo, rezignis la oficon. Lia festo sanktula estas la 7-a de februaro.

Romualdo do unue estis benediktano, antaŭ ol vivi diversloke ĉe ermitoj en Francujo kaj Italujo. Inter la de li fonditaj ermitaj kolonioj la grupo apud Camaldoli proksime de Arezzo, kiuj poste fariĝis la Romualdanoj, plej bone observis liajn leĝojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]