Fritz Hofmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz Hofmann
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1866 (1866-11-02)
en Kölleda
Morto 22-an de oktobro 1956 (1956-10-22) (89-jaraĝa)
en Hanovro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Rostock vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekistoinventisto vd
Verkado
Verkoj Polydimethylbutadiene vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich HOFMANN (naskiĝinta la 2-an de novembro 1866 en Kölleda, mortinta la 29-an de oktobro 1965 en Hanovro) estis germana kemiisto kaj apotekisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hofmann estis la sesa infano de komercista familio en la strato, kiu portas hodiaŭ lian nomon. Post tri jarojn da lernejfrekvento en Donndorf li iĝis en 1881 lernanto en la fama Pforta-gimnazio. Kiel 20-aĝulo li ektrejnitis en la apoteko Ratsapotheke en Göttingen. Post ekzameno pri apotekhelpisteco li ekstudis farmacion ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino kaj iĝis post kvar jaroj apotekisto. Sed li tuj poste enskribis sin kiel studenton ĉe la Unversitato de Rostock kie li studis inter 1894 kaj 1895 kemion kaj doktoriĝis finfine.

En la 1.8.1897 Homann iĝis kemiisto ĉe la farbfabrikoj en Elberfeld, do en la wuppertal-a centra sidejo de la monda konzerno Bayer. Tiam li inventis diversajn sanigilojn en la laboratorio de Arthur Eichengrün, ekz. ekdormigilojn aŭ kontraŭmalariaĵojn.

En 1906 Hofmann forlasis la farmacian-kemian sekcion kaj evoluigis ene de tri jarojn la mondskale unuan procezon por fari sintetikan kaŭĉukon (Methylkautschuk). Danke al tiu ĉi eltrovo li iĝis ege konata en la tuta fakmondo. Pro multjaraj esploroj ĉirkaŭ la fabrikado de kaŭĉukoj nenaturaj li premiitis per la ora Emil-Fischer-medalo fare de la Societo de germanaj kemiistoj aŭ per la honora plakedo de la Germana kaŭĉuk-societo. De aŭtuno 1918 ĝis oktobro 1934 li estis estro de la Silezia karbonesplorinstituto de Kaiser-Wilhelm-societo en Vroclavo. En la 2.11.1941 Hofmann ricevis en la Leopolda aŭlo de la vroclava universitato la Goeto-medalon por siaj tutvivaj faritaĵoj profesiaj. Liaj disĉiploj sukcesis plievoluigi liajn ideojn ĝis la trarompa Buna-tekniko.

Okaze de la datreveno 70-a naskiĝtaga li iĝis honora civitano de Vroclavo kaj de Kölleda. Tiam muntitis ĉe la vando de la naskiĝdomo memorigtabulo ĝis hodiaŭ videbla.

En 1945 Hofmann revenis, forpelite de la pola registaro, al la naskiĝurbo laboronte sur la kampo de la kontraŭkancer-esplorado. Ankaŭ gimnazio en Kölleda portas lian nomon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]