Maria Klementina Sobieska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Klementina Sobieska
Reĝino de Anglio kaj Skotlando
(pretendata titolo)
Persona informo
Maria Klementyna Sobieska
Naskiĝo 18-an de julio 1702 (1702-07-18)
en Oława
Morto 18-an de januaro 1735 (1735-01-18) (32-jaraĝa)
en Palaco Muti
Tombo Vatikanaj Grotoj vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Familio
Dinastio House of Sobieski (Janina) vd
Patro Jakobo Ludoviko Sobieski vd
Patrino Countess Palatine Hedwig Elisabeth of Neuburg vd
Gefratoj Maria Kasimira Sobieski • Maria Karolina Sobieska vd
Edz(in)o James Francis Edward Stuart vd
Infanoj Charles Edward StuartHenry Benedict Stuart vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Klementina Sobieska (aŭ Maria Klementyna Sobieska) (Oława, Malsupra Silezio, 18-a de julio 1702 – Palazzo Muti, Romo, 18-a de januaro 1735) estis pola princino. Ŝi estis filino de la princo de Pollando Jakub Ludwik Henryk Sobieski (1667–1737) kaj Hedwig Elisabeth Amalia de Palatinato-Neuburg (1673–1722). Ŝi estis nepino de Johano la 3-a Sobieski, kiu estis unu el la plej riĉaj gravuloj de Eŭropo.

La princino Maria Klementina estis fianĉinigita al la Princo de Kimrio Jakobo Stuarto, kiu ne estos reĝo. La reĝo Georgo la 1-a (Britio), de la dinastio de Hanovro, kontraŭis la geedzecon ĉar li timis heredonton (ebla konkurencanto kun Granda Britio). Helpema, la Sankta Romia Imperiestro Karolo la 6-a haltigis la princinon Maria Klementina kiam ŝi estis survoje al Italio por edziĝi al Jakobo Stuarto.

Ŝi estis arestita en la kastelo de Innsbruck, sed finfine post trompo al la gvardioj Maria Klementina fuĝis al Bolonjo, Italio, kie, nur por eviti pliajn trudojn, ŝi edziniĝis kun Jakobo Stuarto prokurore, ĉar li tiam estis en Hispanio. El tiu geedzeco naskiĝis la du pretendantoj Stuarto al la trono de Anglio, Skotlando kaj Irlando, nome Karlo Eduardo Stuarto (1720–1788) kaj Henriko Benedikto Stuarto (1725–1807), ambaŭ sen sukcedontoj, pro kio, la supozitaj rajtoj al la trono, pasis al la dinastio de Savojo.