Tanino Liberatore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanino Liberatore
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1953 (1953-04-12) (70-jaraĝa)
en Quadri
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"
Okupo
Okupo pentristo • bildliteraturisto • kostumdezajnisto • ilustristoverkisto • scenografo • ĉefdekoraciisto
TTT
Retejo http://www.taninoliberatore.com
vdr

Gaetano LIBERATORE (naskiĝis 12an de aprilo, 1953), pli bone konata kiel Tanino Liberatore estas itala bildliteraturisto, aŭtoro kaj ilustristo. Lia plej konata fikcia (rolulo) estas RanXerox.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Quadri (Provinco de Chieti), kaj iris al altlernejo en Pescara kie li renkontis bildliteraturiston Andrea Pazienza. Li poste finis siajn arkitekturajn studojn ĉe la Universitato de Romo. El 1974 al 1978, li desegnis diskajn kovrilojn por RCA. En 1978 li renkontiĝis kun Stefano Tamburini kaj publikigis sian unuan verkon en la komiksa gazeto de Tamburini nome Cannibale. En 1978 naskiĝis Rank Xerox, ciborga punkulo, fortega kreaĵo kreita de Tamburini. Ĝi aperis ankaŭ en kelkaj durkovrilaj albumoj, kaj estis tradukita en kelkaj lingvoj.

La laboroj de Liberatore estis republikitaj en kelkaj internaciaj komiksaj gazetoj (Transfert, Métal Hurlant, A Suivre, L'Écho des savanes, Chic). La kovrilpaĝo de la albumo The Man from Utopia de Frank Zappa montras ilustraĵon de Tanino Liberatore, kiu montras Zappa kiel RanXerox. En 1984 li desegnis albumkovrilon por Beat Up, kiu estis la unua 7-cola publikaĵo de la novjorka skabando The Toasters. Dum tiu epoko li kreis ankaŭ artaĵojn por la Toasters-ano Robert "Bucket" Hingley.

Li faris ankaŭ artan reĝisoradon por filmoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tanino Liberatore ĉe la foiro Lucca Comics & Games de 2015.

Komiksoj[redakti | redakti fonton]

  • RanXerox: Ranx in New York
  • RanXerox: Happy Birthday Lubna
  • RanXerox: Amen!
  • Liberatore: Video Clips
  • Savage Sword of Conan #97 [kovrilo] (1974)
  • Twisted Tales #7 (1982)
  • Hustler Magazine: Honey Hooker comic (Marto 1984)
  • Heavy Metal: Sax Blues + Cover [1] (Januaro 1985)
  • Heavy Metal: Cover (Marto 1985)
  • Batman: Black and White #3 (1996)
  • Heavy Metal: The Full Monty (Aŭtuno 1999)
  • Heavy Metal: Urban Legend (Aŭtuno 2000)
  • Heavy Metal: Angel Dust (Majo 2001)
  • Lucy L'Espoir (2007) historio de prahistoria humanoida specio Australopithecus afarensis trovita de Yves Coppens kaj nomita Lucy.

Artaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Portrait De La Bete En Rock Star (Enkonduko de Frank Zappa, kun fikciaĵoj verkitaj de Geof Darrow)
  • The Universe of Liberatore
  • Women of Liberatore
  • Liberatore B&W
  • Liberatore: Da Quadri a Parigi

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 24 Hours in the Life of a Woman (2002) Produktora desegnado
  • Asterix and Obelix Meet Cleopatra (2002) Vestodesegnado
  • RRRrrrr!!! (2004) Arta Departamento

Diskokovriloj[redakti | redakti fonton]

  • Ivan Graziani – Agnese dolce Agnese (1978)
  • Frank ZappaThe Man from Utopia (1983)
  • Sal's African Rockers – Abel Lima (1984)
  • The Toasters – Beat up (1984)
  • Marsico – Funk Sumatra (1985)
  • Szajner – Indecent Delit (1986)
  • Gold – Laissez-Nous Chanter (1986)
  • Destroy Man & JhonyGo – Egoiste (1987)
  • Bijou – Lola (1988)
  • Dick Rivers – Linda Lu Baker (1989)
  • The Bloody Beetroots – Romborama (2009)
  • The Bloody Beetroots – Hide (2013)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]