Jenő Doby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Doby
Memportreto de Jenő Doby en 1902
Memportreto de Jenő Doby en 1902
Persona informo
Naskonomo Doby Jenő
Naskiĝo la  4-an de septembro 1834(nun 1834-09-04)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando)
Morto la 1-an de julio 1907
en Kroatio Porto-Ré (Kroatio)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Géza Károly Doby
Parencoj Imre Henszlmann
Okupo
Okupo gravuristo • pentristo • ilustristo • kuprogravuristo
vdr

Jenő Doby [jenO dobi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Doby Jenő estis hungara grafikisto, pentristo. Lia filo estis Géza Károly Doby, kia onklo estis Imre Henszlmann.

Portreto de Ignaz Semmelweis fare de Jenő Doby

Jenő Doby [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1834 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 1-an de julio 1907 en Porto-Ré (nuntempa Kraljevica en Kroatio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Doby frekventis gimnazion en Pest (urbo) (li lernis ankaŭ akvafortan teknikon inter 1849-1852), poste li lernis pentradon en Londono, poste li studvojaĝis al Italio. En 1855 li vizitis la mondekspozicion en Parizo, li laboris en ateliero de fr:Charles Gleyre kaj li ilustris kontribuojn de Imre Henszlmann. En 1862 li hejmenvenis kaj li ne plu okupiĝis pri pentrado, nur pri akvafortoj. En 1884 li ekinstruis en la Reĝa Industriarta Altlernejo. En 1894 lia akvaforto atingis la unuan lokon en Antverpeno, en la sekva jaro en Parizo li ricevis premion, en 1896 en Hungario ricevis medalojn.

Lia ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1907, postmorta)

Elektitaj akvafortoj[redakti | redakti fonton]

  • A kassai Szent Mihály-kápolna (1863)
  • Henszlmann Imre arcképe
  • A Magyar Tudományos Akadémia
  • Miszlókai parasztasszonyok
  • Sámson és Delila (laŭ Antoon van Dyck, 1894)
  • Gróf Andrássy Gyula arcképe (1895)
  • Önarckép (1902, vidu la supran bildon!)
  • A művész feleségének képmása (1905)
  • A zentai csata (laŭ de:Eduard von Engerth, 1873)
  • Portreto de Ignaz Semmelweis (vidu la apudan bildon!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]