János Donát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Donát
Memportreto de János Donát
Memportreto de János Donát
Persona informo
Naskonomo Johann Daniel Donat
Naskiĝo la  21-an de decembro 1744(nun 1744-12-21)
en Germanio Neuzelle (Brandenburgio, Prusio)
Morto la 11-an de majo 1830
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

János Donát [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Donát János Dániel estis germandevena, poste hungara pentristo.

Portreto pri Ferenc Kazinczy de János Donát

János Donát [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1744 en Neuzelle (Brandenburgio, Prusio), li mortis la 11-an de majo 1830 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Donát frekventis mezlernejon en Prago, poste li vivis 3 jarojn en Mühlberg. Li akiris diplomon en Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj li estis sukcesa pentristo pri portretoj, li pentradis portretojn ekzemple pri Maria Tereza de Aŭstrio kaj Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio), en 1779 en Teŝino sep ambasadorojn, kiuj fermis la silezian militon. Ĉirkaŭ en 1810 li translokiĝis al urboj Buda kaj Pest, kie li daŭris pentradojn de portretoj. Li lernis hungare, lia amiko estis Ferenc Kazinczy. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]