Bilma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bilma
municipality of Niger
Administrado
Demografio
Loĝantaro 4 409  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 18° 41′ N, 12° 55′ O (mapo)18.68666666666712.919166666667Koordinatoj: 18° 41′ N, 12° 55′ O (mapo) [+]
Alto 358 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bilma (Niĝero)
Bilma (Niĝero)
DEC
Bilma
Bilma
Situo de Bilma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bilma [+]
vdr

Bilma [bilˈma] (tuarege Bălma)[1] estas urba komunumo kaj la ĉefa loko estas samnoma kiel la departemento Bilma en Niĝero.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bilma estas oazo en la valo Kaouar en la dezerto Ténéré. La najbara komunumo estas Dirkou en la nordo kaj oriento, N’Gourti en la sudo kaj Fachi en la okcidento. La komunuma teritorio estas dividita en jenaj kvar urbaj kvartaloj Djoulari, Jularie, Jularie, Boula kaj la administra kvartalo kun la du vilaĝoj Aquer kaj Zoo Baba respektive la du domaretoj Kourmossour kaj N’Gini Boulla.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

peklakva forvaporada baseno kaj ujo por gajni gregan salon (fone) en la salejo Kalala apud Bilma

La germana esploristo de Afriko Gerhard Rohlf vizitis Bilma en la jaro 1866. Li priskribis la grandan signifon de salo por la loko.[3]

En 1907 estis kreita distrikto Bilma en la franca militara teritorio Niĝero. La ĉefa loko ne estis Bilma, sed la urbo N’Guigmi ĉe la Ĉada lago. Nur jam en 1911 kadre de administra reformo Bilma fariĝis la ĉefa urbo de la distrikto Bilma.

En aŭgusto 2006 la urbo suferis inundan katastrofon. La pluvado detruis pli ol 1194 loĝejojn kaj 4369 homoj fariĝis sendomaj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Bilma havis en popolnombrado de 1988 2421 loĝantojn, dum en 2001 2300 loĝantojn.[4] En la jaro 2012 4409 personoj loĝis en la urbeto.[5] La loĝantoj precipe apartenas al la popoloj kanuroj kaj tubuoj. La en la komunumo parolataj lingvoj estas la Kanura - varianto Bilma-Kanura, la lingvo de la tubuoj, la tedaga lingvo kaj la libia araba lingvo.[6]

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

salkaravano survoje de Agadez al Bilma

La malgranda urbo vivtenas sin el daktiloj kaj de memgajnita salo. La salproduktado okazas ekde la 15a jarcento. La salejoj de Kalala troviĝas ĉ. tri kilometrojn nordoriente de la vilaĝcentro. Inter la oazo kaj la vilaĝo kampadas ofte kelkaj mil dromedaroj de la sahara-salkaravanoj, kiuj transportas la salon laŭlonge de la Bornu-ŝoseo suden per trasahara komerco. La Bornu-ŝoseo ligas Tripolon tra Fezano kaj la grandan sablodezerton de Bilma ĝis la Ĉada lago. La ĉefa itinero de la karavanoj iras de multaj jaroj en la orient-okcidenta direkto al Agadez kaj la Aïr-montaro.

Bilma estas sidejo de militara stacio kaj de tribunalo, unu el 30 civilaj tribunaloj de Niĝero.[7] Krome ekzistas doganejo, policejo kaj poŝtejo. Ne ekzistas hoteloj. En la jaro 2003 ekzistis nur malgranda nutraĵvendejo, trinkejo kaj restoracio. Bilma estas oazo de multaj malprofundaj lagoj kaj tien fluantaj riveretoj. Multaj fiŝoj vivas en la akvejoj. La moderna tekniko ebligas boradon de pluraj putoj (arteza puto). Kun la akvo ankaŭ venas la salo.

Famaj homoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chudeau, R.: Le cercle de Bilma. Géographie. Volumo 21, n-ro 4. dato 1910-04, paĝoj 264–266.
  • Desplagnes, L.: Les oasis de la région de Bilma. Bulletin de la Société de Géographie de l’AOF- volumo 30. Dato 1903, paĝoj 608–656; 740–794.
  • Desplagnes L.: Notes sur Bilma et les oasis environnants. Revue Coloniale. Volumo 7. N-ro 51. 1907, paĝoj 361–386.
  • Vikør, K.S.:The oasis of salt. The history of Kawar, a Saharan centre of salt production.
  • Centre for Middle Eastern and Islamic Studies. Bergen, 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl-G. Prasse, K.G.: Ghoubeïd Alojaly, Ghabdouane Mohamed. Dictionnaire Touareg – Français (Niger): M–Ž. Museum Tasculanum Press. Kopenhagen. 2003. ISBN 87-7289-844-5, paĝoj705
  2. Répertoire National des Communes (RENACOM). Website des Institut National de la Statistique;elŝutita 2010/11/08.
  3. Rohlfs, G.: Quer durch Afrika. K. Thienemanns Verlag. Stuttgart/Wien. 1984. ISBN 3-522-60580-2 . ĉapitro 13 |jaro 1874
  4. bevölkerungsstatistik.de: [[[:Ŝablono:Toter Link]] Bilma], elŝutita 0/01/12.
  5. |url=http://www.stat-niger.org/statistique/file/RGPH2012/Resultats_globaux_definitifs_RGPH2012.pdf |titel=Présentation des résultats globaux définitifs du Quatrième (4ème) Recensement Général de la Population et de l’Habitat (RGP/H) de 2012 |hrsg=Institut National de la Statistique |datum=2014 |zugriff=2014-04-18 |sprache=fr |format=PDF
  6. Niger map. In: Ethnologue: Languages of the World. Seventeenth edition. 2013, konsultita la 18an de Julio 2013 (angle).
  7. Bachir Talfi: Note sur l’organisation judiciaire. Retpaĝo de la niĝera Ministerio pri justico, elŝutita 04/09/12.