Louis Jordan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Jordan
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1908 (1908-07-08)
en Brinkley
Morto 4-an de februaro 1975 (1975-02-04) (66-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Arkansas Baptist College
Okupo
Okupo kantistoaktoro • saksofonisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo https://www.rockhall.com/inductees/louis-jordan
vdr

Louis Thomas JORDAN[1] (8a de Julio, 1908 – 4a de Februaro, 1975)[2] estis pionira usona muzikisto, kantoverkisto kaj bandestro kiu estis populara el la fino de la 1930-aj al la komenco de la 1950-aj jaroj. Konata kiel "The King of the Jukebox" (la jukeboksa reĝo), li estis tre populara ĉe blankula kaj nigrula publikoj en la finaj jaroj de la svinga epoko.

Jordan estis unu el la plej sukcesaj afrik-usonaj muzikistoj de la 20a jarcento, range la kvina en la listo de la plej sukcesaj nigraj registrartistoj laŭ la analizo de Joel Whitburn por la gazeto Billboard. Kvankam oni ne disponas la kompletajn vendociferojn, li vendis almenaŭ kvar milionojn da kopioj dum sia kariero. Jordan regule pintis en la ritmenblusaj listoj kaj estis unu el la unuaj afrikusonaj registrartistoj kiuj atingis gravecon laŭ populareco en la ĉefa (dominante blankula) usona publiko, kaj eĉ koincidigis diversajn sukcesojn samtempe en la listoj de sukcesoj en kelkaj okazoj.

Jordan estis talentohava kantisto kun granda komedikapablo, kaj li estris sian propran bandon dum pli ol dudek jaroj. Li duetis kun kelkaj el la plej grandaj solokantistaj steluloj de sia epoko, kiel Bing Crosby, Ella Fitzgerald kaj Louis Armstrong. Jordan estis ankaŭ aktoro kaj grava afrikusona kingravulo — li aperis en dekduoj da "soundies" (propagandaj tiamaj filmetoj), faris multnombrajn memaperojn en filmoj kaj kurtoj, kaj eĉ stelulis en du muzikaloj faritaj speciale por li. Li estis instrumentisto kiu ludis ĉiujn formojn de saksofono sed specialiĝis en aldsaksofono. Li ludis ankaŭ per piano kaj klarneto. Li estis fekunda kantoverkisto, kaj verkis aŭ kunverkis multajn kantojn kiuj estis influaj klasikaĵoj de la 20a-jarcenta popola muziko.

Jordan en 1946.

Jordan ekkarieris en ĵazbandega svinga ĵazo en la 1930-aj jaroj, sed li famiĝis kiel unu el la ĉefaj praktikantoj, plinovigantoj kaj popularigantoj de la stilo jump blues, nome svinga, danc-orientita hibrido de ĵazo, bluso kaj bugio. Tipe ludita de malgrandaj bandoj konsistantaj el kvin aŭ ses ludantoj, la jump muziko montris kriecajn, tre sinkopajn voĉojn kaj surterecajn, komediecajn vortumadojn pri tiutempaj urbaj temoj. Ĝi forte emfazis la ritmam sekcion de piano, baso kaj tamburoj; post la mezo de la 1940-aj jaroj, tiu mikso estis ofte pliigita pere de la elektra gitaro. La bando de Jordan estis ankaŭ pionira en la uzado de la elektronika orgeno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jordan preferis la franclingvan prononcon de sia nomo, ofte trovebla en Suda Usono.
  2. "Louis Jordan". Arkivigite je 2015-11-22 per la retarkivo Wayback Machine LouisJordan.com. Alirita 2015-09-07.