Sándor Nagy (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Nagy
Foto pri Sándor Nagy
Foto pri Sándor Nagy
Persona informo
Naskonomo Nagy Sándor
Naskiĝo 18-an de majo 1868 (1868-05-18)
en Németbánya
Morto 14-an de marto 1950 (1950-03-14) (81-jaraĝa)
en Gödöllő
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Sándor Nagy [ŝAndor nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Sándor estis hungara secesia pentristo, gobelinisto, vitralisto, ilustristo, akvafortisto, altlerneja instruisto.

Memortabulo pri Sándor Nagy

Sándor Nagy [1] naskiĝis la 18-an de majo 1869 en Németbánya, li mortis la 14-an de marto 1950 en Gödöllő.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Nagy studis 2 jarojn en Reĝa Modela Desegna Lernejo, lia ĉefinstruisto estis Bertalan Székely. En 1890 li ricevis stipendion en Romo, post 2 jaroj li plulernis en akademio Julian en Parizo. En 1900 li hejmenvenis kaj partoprenis en fondo de artistkolonio en Gödöllő kune kun Aladár Körösfői-Kriesch. Nagy nur en 1907 translokiĝis al la kolonio, iom poste li gvidis metiejon pri tapiŝoj. Inter 1934-1944 li instruis en la Belarta Altlernejo. Li kreis ne nur pentraĵojn, sed ankaŭ grafikaĵojn, vitralojn, freskojn, murpentraĵojn, artaĵojn el ledoj. Li ricevis plurfoje premiojn. Li havis edzinon.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kettős arckép
  • Áldott állapot
  • Tavasz a kertben
  • Sétány
  • Várkert

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato kaj memortabulo en Gödöllő

Fontoj[redakti | redakti fonton]