Zofia Celińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zofia Celińska
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1919 (1919-07-08)
en Varsovio
Morto 28-an de julio 2016 (2016-07-28) (97-jaraĝa)
en Wyszogród
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Varsovia Lernejo de Ekonomiko
Familio
Frat(in)oj Jan Józef Lipski • Maria Dmochowska
Infano Andrzej Celiński
Okupo
Okupo ekonomikisto • kontoristo
vdr

Zofia Celińska el domo Lipska (naskiĝis la 8-an de julio 1919 en Varsovio, mortis la 28-an de julio 2016 en Wyszogród) – pola ekonomikistino, membro de Pola Enlanda Armeo, justulino inter la popoloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi frekventis Ŝtatan Virinan Gimnazion je la nomo al Maria Konopnicka en Varsovio kaj finis ekonomikon en Komerca Ĉeflernejo.

Dum la dua mondmilito agis en Landa Armeo, kie okupiĝis pri distribuo de "Biuletyn Informacyjny". Ŝi kaŝis judojn, en ŝia domo ricevis kaŝejon lerneja kolegino Zofia Lewinówna kun ŝiaj geonkloj – Rachela kaj Władysław Kohan. Krome ŝi helpis al alia lerneja kolegino Ola Zweibaum. Post la milito laboris en Buroo de Projektoj kaj Studoj de Speciala Konstruo.

Julie 2001 ricevis titolon Justulino inter Nacioj de la Mondo. Decide de prezidento de Pollando Lech Kaczyński el aŭgusto 2009 estis distingita per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Fratino de Jan Józef Lipski kaj Maria Dmochowska. Patrino de Andrzej Celiński.

La 3-an de aŭgusto 2016 estis entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]