Edgar Kováts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Kováts
Edgar Kováts
Edgar Kováts
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1849 (1849-09-27)
en Karapchiv
Morto 4-an de julio 1912 (1912-07-04) (62-jaraĝa)
en Lvivo
Tombo Liĉakiva tombejo
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Familio
Patro Anton Kováts
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Edgar Kováts [kovAĉ] estis pentristo, arkitekto, altlerneja instruisto. Lia nacieco estas malklara. Kelkfoje lia familia nomo aperis kiel Kovács.

Pavilono de Bukovino kreita de Edgar Kováts

Edgar Kováts [1] naskiĝis en 1849 en loko en Bukovino, Habsburga Imperio (nuntempe Karapĉiv en Ukrainio, li mortis la 4-an de junio 1912 en Lemberg (nuntempa Lvivo en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edgar Kováts frekventis gimnazion en Ĉernivco, sed li privata lernis pentradon, poste li studis en teknologia altlernejo de Lemberg (1866), teknologia altlernejo de Vieno (1868-1869), Akademio de Belartoj de Vieno (1869-1870), fine li akiris diplomon en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko. Inter 1872 kaj 1894 li laboris en Vieno precipe en laborejo de Gottfried Semper kaj samtempe li instruis en la urbo kelkajn jarojn. Inter 1895-1901 li instruis en altlernejo en Zakopane, poste ĝismorte en Lemberg. En Zakopane li longe estis lernejestro. En 1904 li ricevis la titolon dekano, post 2 jaroj rektoro. Li dekomence estis aktiva ankaŭ en pentrado. Li ricevis arĝentan premion en 1900 en mondekspozicio de Parizo.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Vieno (1888)
  • Krakovo (1893, 1902)
  • Lemberg (1901, 1911)

Elektitaj arkitektaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Art Zakopane (1899)

Fontoj[redakti | redakti fonton]