August Theodor von Grimm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Theodor von Grimm
Tombo de August Theodor von Grimm sur la rusa tombejo de Wiesbaden
Tombo de August Theodor von Grimm sur la rusa tombejo de Wiesbaden
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1805 (1805-12-22)
en Stadtilm
Morto 29-an de oktobro 1878 (1878-10-29) (72-jaraĝa)
en Wiesbaden
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo pedagogoverkisto vd
Verkado
Verkoj Alexandra Feodorowna: Kaiserin von Russland
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Theodor von GRIMM (naskiĝis la 25-an de decembro 1805 en Stadtilm, mortis la 29-an de oktobro 1878 en Wiesbaden) estis germana pedagogo, verkisto, muzikisto kaj rusa ŝtata konsilisto deĵoranta rekte por la caro. Li estas ankaŭ konsiderata kiel unu el la prapatroj de la interlingvistiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

August Theodor von Grimm estis filo de tajloro kiu pasigis la junulajn jarojn en Arnstadt. Samloke li frekventis la tre renomitan gimnazion antaŭ ol trejniĝi kiel pedagogo. Post la trejniĝo li venis al la rusa cara kortego en Sankt-Peterburgo kie li iĝis studestro. Baldaŭ li tie laboris por Aleksandro la 2-a kaj por ties posteulo Nikolao la 1-a. Inter liaj lernantoj estis la infanoj kaj de Aleksandro kaj de Nikolao, sed ankaŭ la frato de Aleksandro, la posta grandduko Konstantin Nikolajeviĉ Romanov. Pluse la infanoj de la rusia kanceliero Karl Robert von Nesselrode nombriĝis inter liaj edukotoj. Pro siaj meritoj li ricevis la titolon Orda rusia ŝtata konsilisto.

Krompedagogiaj okupiĝoj[redakti | redakti fonton]

Krom edukado li aktivis ankaŭ verkiste, muzikiste kaj instigiste. En la skribitaĵoj li okupiĝis antaŭ ĉio pri la sociaj aspektoj de tiama Ruslando sed temigis kritike ankaŭ Turingion. En 1860 von Grimm forlasis Sankt-Peterburgon translokiĝonte al Berlino. Post malmultaj jaroj li venis al Wiesbaden kie li mortis kaj estis entombigita en la rusa tombejo ĉe Neroberg.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • August Theodor von Grimm: Alexandra Feodorowna: Kaiserin von Russland. Band 1–2, p. 289 (surrete).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Haupenthal, August Theodor von Grimm (1805-1878), forgesita prapatro de la interlingvistiko, 38 paĝoj, Saarbrücken 1990, ISBN 3927613096 (represoj kaj komentarioj pri frua teoriisto, kies verkon oni longe atribuis al lia samnomano-lingvisto Jakob Grimm).
  • Reinhard Haupenthal, August Theodor von Grimm (1804-1878), ein vergessener Ahnherr der Interlinguistik, 76 paĝoj, Saarbrücken 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]