Jean Canavaggio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Canavaggio
Persona informo
Jean Canavaggio
Naskonomo Jean François Canavaggio
Naskiĝo 23-an de julio 1936 (1936-07-23)
en 16-a arondismento de Parizo
Morto 20-an de aŭgusto 2023 (2023-08-20) (87-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Lingvoj francahispanaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo vd
Familio
Patro Dominique Canavaggio vd
Gefratoj Michel Canavaggio vd
Edz(in)o Perrine Canavaggio vd
Profesio
Okupo biografo • franca universitata profesoro • hispanisto • universitata instruisto vd
Laborkampo hispanismobiografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean CANAVAGGIO (naskiĝis la 23-an de julio 1936 kaj mortis la 21-a de aŭgusto 2023) estis franca hispanista kaj verkisto fakulo pri Miguel de Cervantes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iama lernanto de la Supera Altlernejo por Instruistoj de Rue Ulm, li akiris la kondiĉon de helpinstruisto pri la hispana lingvo en 1960, kaj doktoriĝis pri beletroj. Li estas profesoro pri Hispana Literaturo en la Universitato de Parizo X Nanterre. Iama rektoro de la Domo de Velázquez, li estris la eldonadon de la Kompleta Verkaro de Miguel de Cervantes por la fama eldonejo Gallimard de Parizo kaj li mem eldonis kelkajn liajn verkojn, kiel Los baños de Argel kaj Entremeses; li estas granda fakulo pri lia teatro. Li estris Histoire de la littérature espagnole (Paris: A. Fayard, 1993-1994) kiu estis tradukita al la hispana (Barcelona: Ariel, 1994-1995).

Li apartenas al nombraj hispanismaj societoj kaj el 1999 estas membro de la Reĝa Akademio de Historio de Hispanio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Miguel de Cervantes, Los baños de Argel; estudio preliminar, edición y notas de Jean Canavaggio. Madrid: Taurus; 1984.
  • Cervantès. París: Editions Mazarine; 1986; tradukita hispane kiel Cervantes. Madrid: Espasa-Calpe; 1987.
  • Cervantes: en busca del perfil perdido. Madrid: Espasa-Calpe;
  • Cervantes, entre vida y creación. Alcalá de Henares (Madrid): Centro de Estudios Cervantinos. 2000. ISBN 9788488333414.
  • Cervantes dramaturge: Un théâtre à naître París: Presses Universitaires de France, 1977
  • Comedia de los amores y locuras del conde loco Morales; édition commentée d'un manuscrit inédit par Jean Canavaggio. Paris: Centre de Recherches Hiapaniques, 1969
  • Don Quijote, del libro al mito, Pozuelo de Alarcón (Madrid): Espasa Calpe, 2006
  • Miguel de Cervantes, Entremeses; estudio preliminar, edición y notas de Jean Canavaggio. Madrid: Taurus, 1988
  • Un mundo abreviado: aproximaciones al teatro áureo, Madrid: Iberoamericana; Frankfurt am Main: Vervuert, 2000.
  • Jean Canavaggio, eld. (1995). Historia de la literatura española. El siglo XVII. Editorial Ariel. ISBN 9788434474567.
  • Jean Canavaggio, eld. (1999). La invención de la novela. Casa de Velázquez. ISBN 9788486839826.
  • Jean Canavaggio, eld. (1995). La comedia. Casa de Velázquez. ISBN 9788486839567.