Jouman Fattal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jouman Fattal
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1992 (1992-03-20) (32-jaraĝa)
en Sirio Homs, Sirio
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 2015 - nuntempe
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jouman Fattal (Homs, Sirio, 1992) estas nederlanda aktorino, teatrofaristino kaj verkistino.

Fattal venis kvarjaraĝa kun sia familio al Nederlando. Ŝi trapasis aktoredukadon je la Altlernejo por Artoj en Utreĥto, kie ŝi en 2015 finstudis.

Sur la scenejo ŝi i.a. rolis en la prezentado Onder het melkwoud de reĝisoro Hans van den Boom. Fattal ankaŭ videblas en televidserioj kiel Flikken Maastricht kaj en la VPRO-filmo Gelukzoekers. En 2018 ŝi ĉefrolis kiel la ĵus finstudinta juristo Sabia Bennani en la nederlanda advokato-serio Zuidas.

Kiel kolumnisto Fattal verkis kaj verkas i.a. en Spunk kaj la feminista platformo Vileine.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]