György Tarr
Aspekto
György Tarr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tarr György |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1959 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Béla Tarr (en) |
Frat(in)o | Béla Tarr |
Okupo | |
Okupo | pentristo restorer (en) |
György Tarr [djordj tar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarr György estas hungara restaŭristo. Lia frato estas Béla Tarr.
György Tarr [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Tarr frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, samtempe belartan mezlernejon vespere. Post la abituriento li estis dekoraciisto jaron, poste inter 1979-1982 restaŭristo en firmao pri historiaj monumentoj. Li akiris restaŭristan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1988. Post la diplomo li estas sendependa restaŭristo kaj li ricevas konstante laborojn de la romkatolika eklezio. Krom la restaŭraĵoj li kreas malofte ornamaĵojn. Li havas edzinon, kiu naskis trifoje.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj restaŭraĵoj
[redakti | redakti fonton]- freskoj en Primasa baziliko de Esztergom (1989, 1990); stukoj (1991)
- freskoj kaj bildo en Baziliko de Máriabesnyő (1992–1993)
- Preĝejo Sankta Margareta (Angyalföld) (1992)
- Katedralo de Ĉieliro de Maria (Vác) (1995)
- Preĝejo de Sankta Jozefo (Mátészalka) (2000)
- Preĝejo Vizito de Maria (Újlak) (2002–2005)
- murpentraĵoj en ŝtuparejo en primasa palaco de Esztergom (2006)
- esplorado pri murpentraĵo en Preĝejo Sankta Petro (Belváros) (2006)
- plenaj memstaraj murpentraĵoj laŭ novbaroko en Preĝejo Koro de Jesuo (Zalaegerszeg) (2013)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2018-09-08 .