Frederick W. True

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick W. True
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1858 (1858-07-08)
en Middletown
Morto 25-an de junio 1914 (1914-06-25) (55-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Novjorko
Familio
Frat(in)o Alfred Charles True
Okupo
Okupo biologo • kuratoro • mammalogist • paleontologo
vdr

Frederick William TRUE (8a de Julio, 1858 – 25a de Junio, 1914) estis usona biologo, nome unua ĉefa kuratoro pri biologio (1897–1911) en la Usona Nacia Muzeo, nune parto de la Smithsonian Institution.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis faka speciala agento pri fiŝkaptejoj por la deka popolnombrado en Usono, 1879.[2] En 1881, True eklaboris por la Usona Nacia Muzeo.[3] Tiun jaron li iĝis bibliotekisto kaj acting curator pri mamuloj, kies postenojn li plenumis ĝis 1883. True estis kuratoro pri mamuloj en la Usona Nacia Muzeo (1883-1909), kuratoro pri kompara anatomio (1885-1890), executive curator (1894-1897), ĉefa kuratoro pri biologio (1897-1911) kaj helpa sekretario zorge de la biblioteko kaj internacia interŝanĝa servo (1911-1914).[4] Li estis nomumita por la stabanaro de la Usona Filozofia Societo la 2an de Marto, 1900.[5]

Li startis sian karieron studante senvertebrulojn,[4] sed malbona vidkapablo devigis lin ĉesi studojn per mikroskopo,[3] kaj li turniĝis al studoj pri cetacoj kaj ties parencoj.[4] La Truea bekobaleno,[6] la Truea kriceto kaj la Truea talpo estis nomitaj laŭ li.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Review of the Family of Delphinidae
  • Whalebone Whales of the Western North Atlantic (1904)
  • Observations on Living White Whales (1911)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Frederick William True Papers". Smithsonian Institution. Alirita la 9an de Novembro, 2018.
  2. Wikisource-logo.svg Rines, George Edwin, eld. (1920). "True, Frederick William". Encyclopedia Americana. Alirita la 9an de Novembro 2018.
  3. 3,0 3,1 Alexander Wetmore (1936). "True, Frederick William". Dictionary of American Biography. New York: Charles Scribner's Sons.
  4. 4,0 4,1 4,2 "Frederick William True Papers". Smithsonian Institution. Alirita la 9an de Novembro 2018.
  5. Proceedings of the American Philosophical Society held at Philadelphia for promoting useful knowledge, Volumes 39-40, American Philosophical Society, The Society, 1900.
  6. True's Beaked Whale (Mesoplodon mirus). NOAA Fisheries Service. Alirita 5a de Julio 2011.