Karel Doorman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Doorman
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1889 (1889-04-23)
en Utreĥto
Morto 28-an de februaro 1942 (1942-02-28) (52-jaraĝa)
en Java Maro
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Memorigilo Karel Doorman
Familio
Patro Carel Willem Frederik Doorman
Frat(in)oj Jan Willem Robert Henri Doorman • Ludovicus Antonius Carel Maria Doorman
Infano Joop Doorman
Parencoj Willem August Henri Doorman
Robert Gerrit Doorman
Okupo
Okupo militistopiloto
vdr

Karel Willem Frederik Marie Doorman (23-an de aprilo, 1889 en Utreĥto - 28-an de februaro, 1942) estis nederlanda subadmiralo (nederlande: schout-bij-nacht) dum la Dua Mondmilito.

En 1942 li fariĝis komandanto de la kombinita usona, brita, nederlanda kaj aŭstralia floto en Nederlanda Orienta Hindio.

En februaro 1942, li gvidis sian floton kontraŭ la multe pli forta japana floto en la Java Maro. Tiu batalo fariĝis katastrofo por la aliancanoj. Doorman fariĝis heroo en Nederlando, parte ĉar li dirus al la floto: "Ik val aan, volg mij!" (Mi atakas, sekvu min), sed fakte li signalis al la floto: "All ships follow me" (Ĉiuj ŝipoj sekvu min).

Karel Doorman mortis kiam la krozoŝipo De Ruyter (nomita laŭ la fama nederlanda admiralo Michiel de Ruyter) estis trafita de torpedo kaj sinkis. Estis sufiĉe da tempo por eskapi, sed Doorman anstataŭe submariĝis kun sia ŝipo, laŭ malnova tradicio.

Hr.Ms. De Ruyter (1936)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]