Felix Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Steiner
Persona informo
Naskonomo Felix Martin Julius Steiner
Naskiĝo 23-an de majo 1896 (1896-05-23)
en Nesterov
Morto 12-an de majo 1966 (1966-05-12) (69-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Hugo Steiner
Okupo
Okupo verkistooficiro
vdr

Felix Martin Julius STEINER (23a de majo 1896 – 12a de majo 1966) estis germana komandanto de SS dum la epoko de la Nazia Germanio. Dum la Dua Mondmilito, li servis en la Waffen-SS, nome batala branĉo de SS, kaj komandis kelkajn SS diviziojn kaj korpusojn. Kun Paul Hausser, li grave kontribuis al la disvolvigo kaj transformado de Waffen-SS en batala forto formita de kaj volontuloj kaj de rekrutitoj el okupitaj kaj neokupitaj landoj.[1][2]

Steiner estis elektita de Heinrich Himmler por superrigardi la kreadon de kaj poste komandi la estron de la SS Divizio Vikinga. En 1943, li estis promociita al la komando de la 3a SS Panzer-Korpuso. La 28an de januaro 1945, Steiner estis metita en komando de la 11a SS Panzer-Armeo, kiu formis partoj de nova Armegrupo Vistula, nome formacio por defendi Berlinon el la sovetaj armeoj kiuj avancis el la rivero Vistulo.

La 21an de aprilo, dum la Batalo de Berlino, Steiner estis metita en komando de la Armea Taĉmento Steiner, dum Adolf Hitler ordonis Steiner ĉirkaŭi la 1an Belorusan Fronton pere de pinĉila movo, avancante el la nordo de la urbo.[3] Tamen, ĉar lia unuo estis superita dekoble, Steiner klarigis, ke li ne havas kapablon por kontraŭ-atako la 22an de aprilo dum la ĉiutaga situacia konferenco en la Führerbunker.[4][5]

Post la kapitulaco de Germanio, Steiner estis enprizonigita kaj esplorita pri militkrimoj. Li frontis akuzojn en la Nurenbergaj procesoj, sed ili estis nuligitaj kaj li estis liberigita en 1948. Kun aliaj iamaj altrangaj oficiroj de Waffen-SS, Steiner estis fonda membro de HIAG, grupo de defendantoj de Neadismo formita en 1951 por kampanji por jura, ekonomia kaj historia rehabilitigo de Waffen-SS. Li mortis en 1966.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bender & Taylor 1971, p. 23.
  2. Stein 1984, pp. xxiv, xxv, 150, 153.
  3. Beevor 2002, pp. 310–312
  4. Beevor 2002, pp. 310–312
  5. Ziemke 1968, p. 89.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beevor, Antony (2002). Berlin: The Downfall 1945. London: Viking-Penguin Books. ISBN 978-0-670-03041-5.
  • Bender, Roger James; Taylor, Hugh Page (1971). Uniforms, Organization, and History of the Waffen-SS, Volume 2. London: G.K. Scott. OCLC 60069997.
  • Carrard, Philippe (2010). The French Who Fought for Hitler: Memories from the Outcasts. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 9780521198226.
  • Patzwall, Klaus D.; Scherzer, Veit (2001). Das Deutsche Kreuz 1941 – 1945 Geschichte und Inhaber Band II. Norderstedt, Germany: Verlag Klaus D. Patzwall. ISBN 978-3-931533-45-8.
  • Reichswehrministerium, ed. (1930). Rangliste des Deutschen Reichsheeres (in German). Berlin, Germany: Mittler & Sohn Verlag. OCLC 10573418.
  • Scherzer, Veit (2007). Die Ritterkreuzträger 1939–1945 Die Inhaber des Ritterkreuzes des Eisernen Kreuzes 1939 von Heer, Luftwaffe, Kriegsmarine, Waffen-SS, Volkssturm sowie mit Deutschland verbündeter Streitkräfte nach den Unterlagen des Bundesarchives. Jena, Germany: Scherzers Militaer-Verlag. ISBN 978-3-938845-17-2.
  • Stein, George (1984) [1966]. The Waffen-SS: Hitler's Elite Guard at War 1939–1945. Cornell University Press. ISBN 0-8014-9275-0.
  • Sydnor, Charles W. (1990) [1977]. Soldiers of destruction: the SS Death's Head Division, 1933–1945. Princeton University Press. ISBN 978-0691008530.
  • Tauber, Kurt (1967). Beyond Eagle and Swastika: German Nationalism Since 1945, Volume I. Middletown, Conn.: Wesleyan University Press.
  • Tauber, Kurt (1967). Beyond Eagle and Swastika: German Nationalism Since 1945, Volume II. Middletown, Conn.: Wesleyan University Press.
  • Thomas, Franz (1998). Die Eichenlaubträger 1939–1945 Band 2: L–Z. Osnabrück, Germany: Biblio-Verlag. ISBN 978-3-7648-2300-9.
  • Ziemke, Earl F. (1968). Battle For Berlin: End Of The Third Reich. New York: Ballantine Books. ISBN 978-0-356-02960-3.