Thomas Morley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Morley
Persona informo
Naskiĝo 1557 aŭ 1558 en Norwich, Anglio
en Norwich
Morto Oktobro 1602 en Londono, Anglio
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando AnglioAnglio
Alma mater Universitato de Oksfordo
Okupo
Okupo Komponisto, orgenisto, madrigalisto
vdr

Thomas Morley (1557 aŭ 1558 – komenco de oktobro 1602) estis angla komponisto, muzikteoriisto, kantisto kaj orgenisto de la renesanca epoko. Li estis unu el la elstaraj membroj de la Brita Madrigala Skolo.

Li estis disĉiplo de William Byrd[1].

Kvankam li rolis kiel orgenisto ĉe Katedralo de Sankta Paŭlo, li iĝis la plej fama komponisto de sekulara muziko dum elizabeta epoko. Liaj kompozicioj montras ampleksan gamon de emociaj koloroj, formoj kaj teknikoj, pli ol iu ajn de aliaj samtempaj komponistoj. Liaj madrigaloj estas plejparte malpezaj, rapide moviĝantaj kaj facile alireblaj, kiel lia konata baleto "Now is the month of maying" ("Printempas", en la esperanta versio ludita de Akordo en 1996[2]).

Li estis samtempulo de William Shakespeare kaj fakte lia samurbano kiam ambaŭ vivis en Londono, kvankam oni ne certas, sed daŭre supozas, pri reciproka influo[3][4].

Thomas Morley estas ankaŭ estimata kiel pioniro de muzika eldonado en Anglio[5].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de la biermajstro Francis, Thomas Morley eble estis infana kantisto en la katedralo de Norwich, sed en la listo de preĝejkuristoj, kiu komencis en 1568, lia nomo ne aperas. Verŝajne li kantis de tiam en la koruso de la Katedralo de Sankta Paŭlo, kie li estas listigita inter la korusistoj el 1574, kune kun la samtempa muzikisto kaj komponisto Peter Philips. En 1583 li fariĝis instruisto en la katedralo de Norwich. Kvin jarojn poste li ricevis Bachelor of Music ĉe la Universitato de Oksfordo[6].

En 1589, jaro en kiu sia unua filo mortis, li publikigis la unuan el dek-unu libroj de madrigaloj, sur ondo de la nova gusto por itala muziko inaŭgurita en 1588 kun la unua eldono de "Musica Transalpina" de Nicholas Yonge, tradukita kolekto de italaj madrigaloj en la anglan, kiu havis tujan kaj mirindan sukceson[7].

Oni supozas ke, dum tiu periodo, li skribis muzikojn por kelkaj verkoj de William Shakespeare, kiel "As you like it"[8].

En 1592 li iĝis orgenisto en la Katedralo de Sankta Paŭlo en Londono, kie li restis ĝis sia morto.

Li dediĉis sian verkon "A Plaine kaj Easie Enkondukon al Practicall Musicke" de 1597 al William Byrd, kiun Morley indikis kiel sia instruisto; la libro iĝis la plej fama muzika traktato de la angla renesanca epoko.

Li fakte kontribuis al disvastigado de madrigala literaturo en Anglio.

Kompozicioj[redakti | redakti fonton]

Registrita ludado de "It was a lover and his lass"

Kompozicioj de Thomas Morley inkluzivas (laŭ alfabeta ordo):

  • April is in my mistress' face
  • Arise, get up my deere
  • Cease mine eyes
  • Come, lovers, follow me
  • Come, Sorrow, come
  • Crewell you pull away to soone
  • Christes crosse
  • Do you not know?
  • Fair in a morn
  • Fantasia for keyboard
  • Fantasie: Il Doloroso
  • Fantasie: Il Grillo
  • Fantasie: Il Lamento
  • Fantasie: La Caccia
  • Fantasie: La Rondinella
  • Fantasie: La Sampogna
  • Fantasie: La Sirena
  • Fantasie: La Tortorella
  • Fire Fire My Heart
  • Flora wilt thou torment mee
  • Fyre and Lightning
  • Goe yee my canzonets
  • Good Morrow, Fair Ladies of the May
  • Harke Alleluia!
  • Hould out my hart
  • I goe before my darling
  • I saw my Lady weeping
  • I should for griefe and anguish
  • In nets of golden wyers
  • It was a lover and his lass
  • Joy, joy doth so arise
  • Joyne hands
  • La Caccia "The Chase"
  • La Girandola
  • Ladie, those eies
  • Lady if I through griefe
  • Leave now mine eyes
  • Lo hear another love
  • Love learns by laughing
  • Miraculous loves wounding
  • Mistress mine
  • My bonny lass she smileth
  • Nolo mortem peccatoris
  • Now is the month of maying
  • O Mistresse mine
  • O thou that art so cruell
  • A painted tale
  • Say deere, will you not have me?
  • See, see, my own sweet jewel
  • Shepard's Rejoice
  • Sing we and chant it
  • Sleep, slumb'ring eyes
  • Sweet nymph
  • Thirsis and Milla
  • Those dainty daffadillies
  • Though Philomela lost her love
  • 'Tis the time of Yuletide Glee
  • Good morrow, Fayre Ladies of the May
  • Well Hall
  • What is it that this dark night
  • What ayles my darling?
  • When loe by break of morning
  • Where art thou wanton?
  • Will you buy a fine dog?
  • With my love my life was nestled

Religiaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The First Service
  • How long wilt thou forget me?
  • The Burial Service
  • De profundis clamavi
  • Eheu sustulerunt domine
  • Domine, non est exultarem cor meum
  • Domine, dominus noster
  • O amica mea

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.newworldencyclopedia.org/entry/Thomas_Morley
  2. http://www.tekstoj.nl/akordo/kompaktdiskoj.htm
  3. John H. LONG, Shakespeare and Thomas Morley, en Modern Language Notes, Vol. 65, No. 1, (Jan. 1950), paĝ. 17-22. https://www.jstor.org/stable/2909321?seq=1#page_scan_tab_contents
  4. Philip Gordon, The Morley-Shakespeare Mith, Music and Letters, Vol. XXVIII, Issue 2, 1 Aprilo 1947, Paĝ. 121–125
  5. Tessa MURRAY, Thomas Morley Elizabethan Music Publisher, Boydel & Brewer, Oktobro 2014. ISBN: 9781782044048
  6. Philip Brett, Thomas Morley, in Stanley Sadie e John Tyrrell (a cura di), The New Grove Dictionary of Music and Musicians, vol. 15, 2ª ed., Oxford University Press, 2001, ISBN 978-0195170672
  7. https://www.britannica.com/topic/Musica-transalpina
  8. Ernest Brennecke, Shakespeare's collaboration with Morley, PMLA, vol. LIV, No. 1, Marto 1939, paĝ. 139