Marie Taglioni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Taglioni
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1804 (1804-04-23)
en Stokholmo
Morto 23-an de aprilo 1884 (1884-04-23) (80-jaraĝa)
en Marsejlo,  Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Familio
Patro Filippo Taglioni
Patrino Sophie Karsten
Frat(in)o Paul Taglioni
Amkunulo Alexander Trubetskoy
Parencoj Auguste Gilbert de Voisins
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo
vdr

Marie TAGLIONI (la 23-an de aprilo 1804, Stokholmo — la 22-an de aprilo 1884, Marsejlo) estis dancistino de baleto, plej granda stelulino de la romantisma baletarto. En 1832 ŝi premieris “La Sylphide” en la Opero de Parizo kaj tiel startis la epoko de la danco sur piedpintoj. Ŝi estis prima ballerina de la Académie Royale de Musique de Parizo, dancis en la "Baleto Bolŝoj" kaj estis pionira en la same fama pas de quatre.

Litografio de Chalon kaj Lane pri Marie Taglioni kiel Flora en la verko de Charles Didelot nome Zéphire et Flore. Londono, 1831 (Muzeo Viktoria kaj Alberto/Kolekto Sergejev).

Antaǔ aliĝi al la Opero de Parizo, Taglioni dancis kaj en Munkeno kaj en Stuttgart, kaj 23-jaraĝa ŝi premieris en alia baleto koregrafiita de sia patro Filippo Taglioni nome "La Sicilien" kiu eklanĉis ŝian baletan karieron. Taglioni famiĝis kiel dancistino en la Pariza Opero kiam ŝia patro kreis la baleton La Sylphide (1832) por ŝi. Desegnita intence por la talento de Taglioni, ĝi estis la unua baleto en kiu dancado sur piedpintoj havis racian estetikan kaj ne simple akrobatan celon, ofte enhavante negracian brakomovojn kaj penojn, kio estis klopodo de dancistoj fine de la 1820-aj jaroj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seccombe, Thomas (1898). "Taglioni, Marie". In Lee, Sidney. Dictionary of National Biography. 55. London: Smith, Elder & Co.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie Taglioni, Souvenirs. Le manuscrit inédit de la grande danseuse romantique, édition établie, présentée et annotée par Bruno Ligore, Gremese, 2017.
  • Madison U. Sowell, Debra H. Sowell, Francesca Falcone, Patrizia Veroli, Icônes du ballet romantique. Marie Taglioni et sa famille, Gremese, 2016.
  • Wurzbach, Constantin von (1881). "Taglioni, Marie". Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich. 43. Vienna. pp. 17–23.
  • Homans, Jennifer. Apollo's Angels: A History of Ballet, Random House, 2010.