Akademisches Gymnasium (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademisches Gymnasium
gimnazio
Informoj
fondodato 1553
Situo
Geografia situo 48° 12′ 5″ N, 16° 22′ 35″ O (mapo)48.20141666666716.3765Koordinatoj: 48° 12′ 5″ N, 16° 22′ 35″ O (mapo)
lando Aŭstrio
adreso Beethovenplatz 1
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Akademisches Gymnasium (Vieno) (Vieno)
Akademisches Gymnasium (Vieno) (Vieno)
DEC
Akademisches Gymnasium (Vieno)
Akademisches Gymnasium (Vieno)
Map
Akademisches Gymnasium
vdr
Akademisches Gymnasium
interno de Akademisches Gymnasium

Akademisches Gymnasium (Akademia Gimnazio) troviĝas sur Beethoven-placo en Interna urbo en Vieno (Aŭstrio) kaj estas la plej malnova gimnazio de la urbo[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La gimnazio estis establita de la jezuitoj en 1553 en la nuna dominikana monaĥejo. Edukado okazis en la latina kaj plejparte estis deidĉita al katolikaj aferoj. Post dissolvo de la ordeno en 1773 la gimnazio estis transdonita al la piaristoj kaj en 1866 translokiĝis al la nuna loko[1].

En la 1930-aj jaroj la lernejo suferis frapojn de la naziaj “patriotoj”, forpelintaj la judajn lernantojn, kio pli ol duonigis la studentaron. Inter la eksigitoj estis la estonta Nobel-premiito pri kemio Walter Kohn[1].

Edukado[redakti | redakti fonton]

Nun la gimnazio plu funkcias kaj speciale atentas lingvolernadon. Inter la nepraj lingvoj estas la angla, franca, latina, malnovgreka. Oni povas fakultative lerni ankaŭ la italan, hispanan, rusan kaj ĉinan lingvojn[1].

Famaj lernintoj[redakti | redakti fonton]

Inter la famaj lernintoj krom la menciita Walter Kohn estis arkitekto Otto Wagner, komponisto Eduard Strauss, marksista pensulo Karl Kautsky, la nobelpremiita fizikisto Erwin Schrödinger[1] kaj la reĝisoro Niki List.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.