Pierre Pincemaille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Pincemaille
Pierre Pincemaille
Pierre Pincemaille
Bazaj informoj
Naskonomo Pierre-Marie Pincemaille
Naskiĝo 8-an de decembro 1956 (1956-12-08)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 12-an de januaro 2018 (2018-01-12) (61-jaraĝa)
en Suresnes
Ĝenroj ĥoro
Profesio komponisto, orgenisto, muzikpedagogo.
Instrumentoj orgeno
Aktivaj jaroj 1973 - 2017
Retejo pierrepincemaille.fr
Signifa instrumento
orgeno
Persona informo
Naskonomo Pierre-Marie François Pincemaille
Mortokialo pulma kancero
Tombo Tréflez
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo orgenistokomponistopedagogo
TTT
Retejo http://pierrepincemaille.fr/
vdr

Pierre Pincemaille (8-an de decembro 1956 en Parizo; 12-an de januaro 2018 en Suresnes) estis franca orgenisto, improvizisto, komponisto kaj muzikpedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1971 − en la aĝo de 14 jaroj – Pierre Pincemaille ekstudis ĉe Pariza Konservatorio. Pierre Pincemaille studis ĉe Rolande Falcinelli, Henri Challan, Jean-Claude Raynaud, Jacques Castérède kaj Marcel Bitsch; en 1979 li finis sian edukadon tie, ricevinte interalie la unuajn premiojn pri harmonio (1977), kontrapunkto (1978), fugoj (1978), improvizisto (1979), kaj orgeno (1979). Ekde 1987 li estis orgenisto ĉe la granda orgeno de Aristide Cavaillé-Coll en la Baziliko de Saint-Denis. En 2005 li fariĝis profesoro pri kontrapunkto ĉe la Pariza Konservatorio. Pierre Pincemaille mortis en 2018 en Suresnes. Kiel brilanta koncertorgenisto kaj improvizisto Pierre Pincemaille entreprenis multajn mondvastajn koncertturneojn. La orgenisto estis tutmonde konata kiel konĉertorgenisto kaj precipe kiel talenta improvizisto.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Prologue et Noël varié (2007)
  • En Louisiane

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Yvette Carbou, Pierre Pincemaille : L'improvisateur à Notre-Dame in Pierre Cochereau : Témoignages, ed. Zurfluh, 1999, p. 273–339. (ISBN 978-2-87750-087-6).
  • france Pierre Pincemaille : Les grandes orgues in La grâce d'une cathédrale - Saint-Denis, dans l'éternité des rois et reines de France, ed. La Nuée bleue, 2015, p. 323-324. (ISBN 978-2-8099-1284-5).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]