Jenő Farkas (violonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Farkas
Jenő Farkas en 1938
Jenő Farkas en 1938
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1899 (1899-07-03)
en Répcelak
Morto 18-an de marto 1949 (1949-03-18) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistoaktoro
vdr

Jenő Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Jenő estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto.

Jenő Farkas [1] naskiĝis la 3-an de julio 1899 (diversaj fontoj mencias diversajn datenojn) en Répcelak, li mortis la 18-an de marto 1949 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Farkas devenis el muzikista cigana familio. Li aĝis 6, kiam li komencis lerni violonadon hejme. Komence li aliĝis al cigana orkestro de la patro, poste al aliaj similaj orkestroj. Li aĝis 14, kiam li fondis propran ciganan orkestron, li estis la plej konata restoracia muzikisto de Szombathely. Intertempe en la sama urbo li studis violonadon. Dum la 1-a mondmilito li estis memservanto, sed la armeo profitis lin, kiel armea kortega muzikisto. Post la mondomilito li restis en Vieno kaj li muzikadis en kafejoj, restoracioj. Iom poste li faris la samon en Italio, Germanio, Nederlando, Francio. Inter 1925-1928 li denove violonadis en Szombathely, poste en Budapeŝto, kie li estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio. En 1933 li koncertis nature kun orkestro en Radio Berlino. Post 3 jaroj li muzikadis dum geedziĝo de Juliana (Nederlando). En 1938 lia violonado estis aŭdebla en germana filmo Stradivari, poste li estis aŭdebla en kelkaj hungaraj filmoj. Dum la nazia erao (1944/1945) li estis memvola ermito en Felsőcsatár, kie li okupiĝis nur pri komponado. Tamen la nazioj volis deporti lin, sed la lokaj instancoj melpermesis tion. Li ne havis pli bonan sorton poste, liaj komponaĵoj estis malpermesitaj. Ekde 1946 li muzikadis en prestiĝa restoracio en Budapeŝto ĝismorte. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 1941, pli frue oran ringon de Habsburgoj kaj nederlandan premion en 1936.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A vármegye udvarába..
  • Cseresznyefa ára..
  • Ha majd egyszer úgy érzed..
  • Jaj ez a nagy szerelem..’‘
  • Eltörött az ezüsthangú tilinkóm..
  • Szárba kell acsikót fogni..
  • Debreceni nagy erdőben..
  • Gyémánt patkós viráglovam..
  • Elszakadtam tőled..
  • Tiszta szívvel szerettelek..
  • A hegedüm..
  • Úgy zug a szél

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]