Józef Boguski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Boguski
Persona informo
Józef Jerzy Boguski
Naskiĝo 7-an de septembro 1853 (1853-09-07)
en Varsovio
Morto 18-an de aprilo 1933 (1933-04-18) (79-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando vd
Alma mater Gymnasium in Warsaw • Imperia Varsovia Universitato vd
Familio
Parencoj Marie Curie vd
Profesio
Okupo kemiistofizikistopedagogo vd
Laborkampo fizikokemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józef Jerzy BOGUSKI (1853–1933) estis pola kemiisto kaj profesoro en la Varsovia Politekniko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Boguski estis servinta kiel asistanto en Sankta Peterburgo al la granda rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev.[1]

El 1895 Boguski estis profesoro en la Lernejo Wawelberg kaj Rotwand de Varsovio, kaj el 1920 en la Varsovia Politekniko.

Li faris pionirajn studojn en kemia kinetiko kaj formulis la "regulon de Boguski" koncerne al la rapido de dissolvo de solidoj en likvoj.

En laboratorio estrata de Boguski en la Muzeo de Industrio kaj Agrikulturo en Krakowskie Przedmieście 66 en Varsovio kie lia kuzino Maria Skłodowska (Marie Curie), estonta esploristo pri radioaktiveco kaj estonta duobla Nobel-premiito, en 1890–91 komencis sian praktikan sciencan trejnadon.[2]

Dum la Unua Mondmilito, Boguski studis eksplodaĵojn kaj venenojn por militaj celoj.

Li estis ankaŭ populariganto de scienco.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1926 la Krakova Universitato kaj la Varsovia Politekniko premiis per honoriga doktorigo al Boguski.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Reid, Marie Curie, p. 24.
  2. Robert Reid, Marie Curie, pp. 23-24.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • "Boguski, Józef Jerzy," Encyklopedia powszechna PWN (PWN Universal Encyclopedia), vol. 1, Warsaw, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1973, p. 305.
  • Robert Reid, Marie Curie, New York, New American Library, 1974.