Ödön Singer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Singer
Ödön Singer
Ödön Singer
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1831 (1831-10-14)
en Tata
Morto 23-an de januaro 1912 (1912-01-23) (80-jaraĝa)
en Stutgarto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violonistokomponisto
vdr

Ödön Singer [odon zinger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Singer Ödön estis hungara-germana violonisto, koncertmajstro, komponisto, instruisto. Lia persona nomo eksterlande estis Edmund.

Ödön Singer [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1831 (laŭ alia biografio la naskiĝjaro estas 1830) en Tata (Hungario) (Hungara reĝlando Habsburga Imperio), li mortis la 23-an de januaro 1912 en Stutgarto (Germana Imperiestra Regno).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Singer devenis el juda familio. Li estis infanaĝa amiko de Joseph Joachim. Li studis en Pest (urbo) de Dávid Ridley-Kohne (memoru, tiam ne ekzistis muzikakademio!), poste en Vieno de József Böhm. Li estis nomumita koncertmajstro de Germana Teatro (Pest) en 1846. En la fruaj 1850-aj jaroj li faris grandajn koncertvojaĝojn tra Hungarlando, poste tra Eŭropo kun sensaciaj sukcesoj. En Vajmaro li muzikadis kune kun Ferenc Liszt, kiu proponis lin koncertmajstro de la kortega teatro de Vajmaro en 1854. En 1861 li ekinstruis en konservatorio de Stuttgart, krome li estis ano de arĉtriopo nomata pri Hans von Bülow.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Le carneval hongrois, Op. 15
  • Adieu a la Patrie. Impromptu hongrois, Op. -4
  • Fantaise hongroise, Op. 7
  • Hommage à Liszt
  • Masurka avec Pianoforte
  • La sérénade Op. 14
  • Notturno Op. 16

Lia lernolibro[redakti | redakti fonton]

  • Grosse Theoretisch-Praktische Violinschule kune kun Max Seifriz (1881 kaj 1884)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]