David Frankham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Frankham
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1926 (1926-02-16) (98-jaraĝa)
en Gillingham
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1948– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David Frankham (naskita 1926) estas angla aktoro.

Post militservado en Brita Hindio kaj Malajzio dum la Dua mondmilito, Frankham unue laboris kiel novaĵlegiSTo, kaj poste verkisto, intervjuanto kaj produktanto por la BBC de 1948 ĝis 1955.

En 1955, Frankham moviĝis al Holivudo por KLOPODi karieron kiel aktoro. Li debutis en televido per Matinee Theatre en 1956 kaj en kino per Johnny Tremain en 1957. Li daŭris sian karieron per multaj televidaĵoj kiel Death Valley Days, 77 Sunset Strip kaj Maverick krom per kinfilmo Return of the Fly.

Dum 1960-aj jaroj li aktoris en kinaĵoj One Hundred and One Dalmatians (voĉe), Master of the World, Tales of Terror, The Spiral Road kaj King Rat, kaj en televidserioj Alfred Hitchcock Presents, The Outer Limits, Dr. Kildare, Gomer Pyle: USMC, The Beverly Hillbillies kaj Star Trek inter aliaj.

Frankham en la 1970-a kaj 1980-a jardekoj aktoris en televidaĵoj kiel ekzemple Cannon, The Six Million Dollar Man, The Waltons (voĉe), The Bold and the Beautiful, kaj en kinfilmoj The Great Santini kaj Wrong Is Right.

Poste li laboris tre malofte: en The Substitute (1997), Heat Lightning (2010), Ink: A Tale of Captivity (2010) kaj The House of the Seven Gables (voĉe) en 2018.