Saltu al enhavo

Frómista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frómista (stacidomo).
Frómista
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 755  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 4° 24′ U (mapo)42.267222222222-4.4066666666667Koordinatoj: 42° 16′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 46,59 km² (4 659 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Frómista (Provinco Palencio)
Frómista (Provinco Palencio)
DEC
Situo de Frómista
Frómista (Hispanio)
Frómista (Hispanio)
DEC
Situo de Frómista

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frómista [+]
vdr

Frómista [FROmista] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

En antaŭaj jarcentoj, Frómista havis signifan loĝantaron subtenata de la kultivado de tritiko. Ĝi estas nun grava tranoktada haltejo por pilgrimantoj vojaĝantaj laŭ la Jakoba Vojo. La preĝejo de Sankta Marteno de Tours de Frómista estis parte konstruigita de la vidvino de Sanĉo la Granda, de Navaro, kiu venigis metiistojn por konstrui preĝejon laŭ la stilo de la katedralo de Jaca.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Sankta Marteno.
Absido de Sankta Marteno.
Sankta Petro.
Detalo de enirejo al Sankta Petro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 777 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 200 loĝantojn el la jaro 1910. Ĝi distas 32 km de Palencio, provinca ĉefurbo, 19 km de Carrión de los Condes kaj 17 km de Osorno la Mayor.

ĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis ĉiam grava rilato al la Jakoba Vojo. Ĉirkaŭ 1066, oni fondis la Monaĥejon de Sankta Marteno kun ties romanika preĝejo. En 1118, la reĝino Doña Urraca, posedantino de la monaĥejo, donas ĝin kaj ĝian jurisdikcion al la monaĥoj benediktanoj de Carrión. Ekde la 12-a jarcento ĝis la 15-a jarcento, Frómista estis dividita en du jurisdikcioj: unuflanke, la eklezia senjorlando de la Abato de Carrión super la kvartalo de Sankta Marteno, kaj aliflanke la civila senjorlando de la senjoroj de Frómista super la cetero de la urbo. Inter tiuj elstaris Gómez Benavides, kiu en 1427 sukcesis unuigi ambaŭ jurisdikciojn, aldonante la kvartalon de Sankta Marteno al sia senjorlando, kaj en 1436 fondis la Monaĥejon de Nuestra Señora de la Misericordia, de monaĥoj benediktanoj. Fine de la Mezepoko, en tempo de la Katolikaj Gereĝoj oni kreis la gravan artaĵon de la retablo de la preĝejo de Nuestra Señora del Castillo.

La judoj havis grandan komunumon en Frómista dumlonge, ĉar Fernando la 1-a (1010-1065), necese de reloĝantoj, donis al ili facilaĵojn por ilia establado en la areo. Poste, dum la regado de Alfonso la 10-a (1221-1284), la nombro de judoj pliiĝis pro tiuj kiuj estis fuĝintaj el Al-Andalus persekutitaj de almoravidoj kaj almohadoj. Tial, fine de la 15-a jarcento, la juda komunumo de Frómista havis ĝis du cent familiojn (ĉirkaŭ 1 000 personoj), kiu estis proksimume la kvarono de la loĝantaro. La forpelo de la judoj el Hispanio en 1492 rezultis en grava demografia kaj ekonomia krizoj.

La venontaj jarcentoj (16-a, 17-a kaj 18-a) estis dekadencaj. La movado de komunumoj de Kastilio okazigis ekonomiajn perdojn, same kiel epidemioj, kaj aliaj katastrofoj. ĉirkaŭ 1591, en tempo de Filipo la 2-a, la loĝantaro estis duono de tio kio estis antaŭ unu jarcento. Fine de la 18-a jarcento ĉio pliboniĝis per la alveno de la Kanalo de Kastilio, nome en 1773 ĝi alvenis ĝis Frómista, kiu povis disvolvigi agrikulturon (per irigacio), komercon kaj industrion de Faruno.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, gastigado kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj (de Sankta Marteno, de Sankta Petro kaj de Sankta Maria (nuna ekspoziciejo kaj muzeo), ermitejo, ekspoziciejo, la Kanalo de Kastilio ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]