Tefta Tashko-Koço

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tefta Tashko-Koço
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1910 (1910-11-02)
en Fajumo
Morto 22-an de decembro 1947 (1947-12-22) (37-jaraĝa)
en Tirano
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Albanio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Tashko-Koço (2002). Albania poŝtmarko.
Tashko-Koço (2002). Albania poŝtmarko.

Tefta TASHKO-KOÇO (naskiĝis en Fajumo, Egiptujon, la 2-an de novembro de 1910 kaj mortis en Tirano, ĉefurbo de Albanio, la 22-an de decembro de 1947)[1] estis fama albana kantisto de la 1930-aj jaroj. Ŝi estis postmorte premiita kun la prestiĝa titolo Popola Artisto de Albanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tefta Tashko estis naskita en Faiyum kie ŝiaj gepatroj elmigris ĉe la fino de la 19-a jarcento. En 1921, la familio moviĝis reen al Korçë, Albanio, kaj en 1927 Tashko forlasis Francion por lerni kanti ĉe la Konservatorio de Montpellier. De 1932 ĝis 1936, ŝi studis kantadon en la Pariza Konservatorio sub André Gresse, lirikan deklamon kun Salignac kaj imitan arton kun G. Wague. Ŝi revenis permanente al Albanio en 1936 kie ŝi aperis en opereca kaj ĉambromuziko same kiel albanaj urbaj kantoj. Ŝi estis petita al ripeto de la kantoj plurajn fojojn en ĉiu koncerto kiun ŝi prezentis en Albanio.[1][2]

Ŝi surbendigis albanajn urbajn lirikajn kantojn por la Columbia Socio en Italio en 1937 kaj 1942.[3] Ŝi estis kantisto en Radio-Tirano ekde ĝia fondo la 28an de novembro 1938.

Tefta Tashko estis akompanita fare de Lola Gjoka kaj ŝi kantis kantojn skribitajn specife por ŝi de la albana komponisto Kristo Kono.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi geedziĝis kun Kristaq Koço kaj havis filon, Eno Koçon, meritita artisto de Albanio, konatan albanan muzikakademiulon kaj muzikdirektoron. Tefta Tashko mortis neatendite en 1947, en la juna aĝo de 37.

Portreto[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Myrteza Fushekrati, farita en 1976 (100x120 cm), estis dediĉita al tiu artisto kaj ĝis 1990 ĝi estis eksponita ĉe la Galerio de Arto en Tirano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Robert Elsie. (2012) A Biographical Dictionary of Albanian History. New York: I.B. Tauris. ISBN 978-1-78076-431-3.
  2. Eno Koço. (2004) Albanian Urban Lyric Song in the 1930s. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-4890-0. Koço, pp. 60–62
  3. Eno Koço. (2004) Albanian Urban Lyric Song in the 1930s. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-4890-0. Koço, p. 53

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eno Koço, E vërteta e vdekjes së babait, rozm. Blerina Goce, Tirana Observer 25 III 2005.
  • Alma Mile, Teuta Koço, jo thjesht një pinjolle, Shekulli 28 IX 2007.
  • Flori Slatina, Portrete artistesh, Tirana 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]