Auguste Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguste Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1833 (1833-08-03)
en Breslaŭo, Prusio
Morto 10-an de junio 1902 (1902-06-10) (68-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto • redaktisto
vdr

Friederike Wilhelmine Auguste SCHMIDT (naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1833 en Vroclavo, mortinta la 10-an de junio 1902 en Lepsiko) estis germana pionirino feminisma, edukisto, ĵurnalistino kaj aktivulino por rajtoj virinaj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estis Auguste filino de prusa artilerileŭtenanto Friedrich Schmidt kaj sia edzino Emilie (fraŭline: Schöps). En 1842 la familio translokiĝis al Poznano kie inter 1848 kaj 1850 Auguste studis instruistaĵojn. Inter 1850 kaj 1955 ŝi deĵoris kiel privata instruistino por pola familio kaj poste ĉe privata lernejo en Supra Rybnik. Poste, inter 1855 kaj 1860 ŝi lernigistinis ĉe la "Municipa lernejo Mario Magdaleno" en Vroclavo. En 1861 ŝi troviĝis en Lepsiko por estri la superan knabinan lernejon Latzelsche Höhere Privattöchterschule.

Ekde 1862 ŝi estis instruistino de literaturo kaj estetiko ĉe unu el la porknabinaj institutoj Mädchenbildungsinstitut de Ottilie von Steyber. Unu el ŝiaj studentoj estis la fama Clara Zetkin. En 1864 ŝi komencis amikecon kun Louise Otto-Peters.

En 1866, ŝi interligis kun Louise Otto-Peters en fondado de Allgemeiner Deutscher Frauenverein/ADF (Ĝenerala unio de germanaj ulinoj) en Lepsiko (la solena fondo okazis en Friedrichroda) por labori por la aliro de taŭgaj virinoj al alteduko kaj la profesioj same kiel pli bona protekta leĝaro por laborado. Schmidt kaj Otto-Peters funkciis komune kiel prezidantinoj kaj redaktis la pordungitaran gazeton "Neue Bahnen".

En 1869 ŝi fondis la Unuiĝon de germanaj instruistoj kaj edukistoj kaj en 1890, kune kun Helene Lange kaj Marie Loeper-Housselle, ŝi fondis en Friedrichroda "Allgemeiner Deutscher Lehrerinnen-Verein/ADLV" (Ĝenerala germana porinstruista asocio).

Auguste Schmidt kun la amikino kaj samideanino Louise Otto-Peters, en: Die Gartenlaube, 1871

En 1894, ŝi iĝis la unua prezidanto de "Bund Deutscher Frauenvereine/BDF", (Ligo de germanaj virinaj asocioj), kiu sukcese unuigis 34 civitanrajtan movadojn de virinoj sub ununuran organizon. Ŝi demisiis en 1900 kaj mortis en 1902.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi publikigis du romanojn en 1868 kaj unu novelo en 1895.

  • Tausendschön, Veilchen (1868)
  • Aus schwerer Zeit (1895).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la 2003-a jaro 14 metrojn longa plakedo estis ĉemetita al la domo en kiu ŝi vivis inter 1863 ĝis 1864 ĉe la lepsika Lortzings-strato nr 5 por honori ŝian agadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]