Viktor Reimann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Reimann
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1915 (1915-01-25)
en Vieno
Morto 7-an de oktobro 1996 (1996-10-07) (81-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr

Viktor REIMANN (naskiĝinta la 25-an de januaro 1915 en Vieno, mortinta samloke la 7-an de oktobro 1996 estis aŭstra ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (ĉe Verband der Unabhängigen/VdU).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post abiturientiĝo li studis historion kaj germanistikon kaj doktoriĝis en la jaro 1939-a. Komence engaĝiĝinte por la tiam ankoraŭ kontraŭleĝa NSDAP li poste aniĝis al la rezistadmovado kontraŭnazia. Kune kun la aŭgustenano Roman Karl Scholz fondis Reimann en la jaro 1938 grupon kontraŭnacisocialisman kies membroj estis ĉefe katolikaj konservativistoj kaj disĉiploj de Scholz. Nomite unue Deutsche Freiheitsbewegung ĝi eknomiĝis en 1939 Österreichische Freiheitsbewegung kaj en 1940 Freiheitsbewegung Österreich. Estis anoj tie ĉ. 300 homoj; ili kunlaboris kun aliaj rezistantoj kaj la uestaj aliancanoj. Koncentriĝo ilia estis pri malperforta, propaganda rezistado. Pro denunco fare de la burgteatrejano Otto Hartmann ĉe Gestapo la grupo neniigitis.[1] En 1940 aŭ 1941 Reimann arestitis kaj kondamnitis post du jaroj da esploradoje pundomo. Ĝis 1945 Reimann prizonulis en Straubing.

Post la fino de la Dua mondmilito Reimann iĝis en julio 1945 deĵoranto ĉe la nova usonema taggazeto Salzburger Nachrichten kaj la saman jaron ankoraŭ vicĉefredaktisto: tiun ĉi funkcion li plenumis ĝis 1948. Krome li aktivis politikiste kaj kunfondis Verband der Unabhängigen (VdU), antaŭula organizo kvazaŭ de Freiheitliche Partei Österreichs. Ekde la estiĝo en la 1.9.1949 Reimann estris la landan filion de Salcburgio, gvidis la gazetarsekcion kaj parlamentanis inter 1949 kaj 1956 en la Nacia Konsilio (Aŭstrio).

Dum la bojkoto de Bertolt Brecht en Vieno Reimann engaĝigis akre kaj kontraŭ la aŭtoro kaj kontraŭ ties teatraĵoj kaj titoligis ĉe "Die Neue Front" jene: "Wer schmuggelte das Kommunistenpferd in das deutsche Rom?"[2] Reimann skribis kontraŭ la dono de aŭstria ŝtataneco al Brecht tiel-ĉi: 'Die Einbürgerung Bert Brechts zeigt, wie durch den Übereifer einzelner intellektueller Sozialisten und durch die Unwissenheit und Schwäche der kulturellen Machthaber der Volkspartei unser Land kommunistisch unterminiert wird und die Amerikaner die geistige Bolschewisierung Österreichs noch finanzieren. (En "Die Neue Front", 13.10.1951)[3]

Paralele Reimann ja ĵurnalistis ĉiam: Li estis ĉefredaktisto de la ekde la 1.12.1949 aperinta ĵurnalo de Vdu, de Österreichische Allgemeinen Zeitung, kiu en aprilo 1950 ekmalekzistis pro financaj kiakoj. Disde la 25.2.1949 ĝis 1956 Reimann ankaŭ ĉefredaktis la VdU-semajngazetonNeue Front, kie aperis regulaj raportoj kritikantaj la laboron de tribunaloj en la kondamno de eksaj naziaj krimuloj. Ankaŭ Reimann mem partoprenis en tio fia.[4] En la 9.1.1953 tiu ĉi semajngazeto konfiskitis laŭ juĝista decido pro antaŭa incito ĝis ribelado post preso de artikolo de la parlamentano Helfried Pfeifer kiu akrege kritikis la rifuzno de peto pri indulgo fare de la kondamnitaj nazioj.

Inter 1956 kaj 1960 Reimann estis plej supera gazetarulo de la admnistrado de la Federaciaj teatrejoj. Ekde 1970 li verkis kolumnojn ĉe la taggazeto Kronen Zeitung, kies eldonojn en Supra Aŭstrio li estris inter 1972 kaj 1974. Inter 1974 kaj 1987 Reimann gvidis la kulturredakcion en Vieno.

La tombo de Reimann sur la Centra Tombejo de Vieno

Skribitajhoj de Reimann, ĉefe lia serio pri aŭstraj judoj Die Juden in Österreich en Kronen-Zeitung en 1974, tre pridiskutitis.[5]

En 1980 Reimann publikigis sub la titolo Die Dritte Kraft in Österreich historion de la t.n. Tria politika kampo dum al Dua respubliko Aŭstrio (post 1945). Wolfgang Purtscheller taksis ĝin tre apologia kaj interesega.[6]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Innitzer. Kardinal zwischen Hitler und Rom. Neuausgabe. Amalthea, Wien, München 1988, ISBN 3-85002-268-4
  • Zu groß für Österreich. Seipel und Bauer im Kampf um die Erste Republik. Molden, Wien 1968
  • Dr. Joseph Goebbels. Molden, Wien u. a. 1971. Noveldono en 1976 ISBN 3-217-05018-5; franca traduko ĉ Flammarion, Parizo 1973
  • Bruno Kreisky. Das Porträt eines Staatsmannes. Molden, Wien u. a. 1972, ISBN 3-217-00300-4
  • Die Dritte Kraft in Österreich. Molden, Wien 1980
  • Fünf ungewöhnliche Gespräche. Ueberreuter, Wien 1991, ISBN 3-8000-3380-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950: Scholz Roman (Karl) Arkivigite je 2006-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, eldono surreta, ISBN 978-3-7001-3213-4
  2. Traduko: Kiu kontrabande enpenetrigis la komunistan ĉevalon en la germanan Romon?. Fonto: Profil, 1.8.2011
  3. Traduko: La aŭstrigo de Bert Brecht demonstris kiumaniere danke al la troa engaĝiĝo de kelkaj intelektaj socialistoj kaj la nescio kaj malforto de kulturuloj inter la kristandemokratoj nia ŝtato komunisme subminatas kaj kiel la amerikanoj eĉ financis la spiritan bolŝevismigon de Aŭstrio.
  4. www.nachkriegsjustiz.at: Diskussionen über die Volksgerichtsbarkeit. Teil 1: 1945 bis 1949
  5. z. B.: Heinz Wassermann: Nachgespuckt? Einige Anmerkungen zur medialen Erinnerungskultur Arkivigite je 2021-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Wolfgang Purtscheller: Aufbruch der Völkischen. Das braune Netzwerk. Picus-Verlag, Wien 1993, ISBN 3-85452-239-8, p. 418