Dénes Széchényi
Dénes Széchényi | |
---|---|
Dénes Széchényi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de novembro 1828 en Horpács |
Morto | 28-an de septembro 1892 (63-jaraĝa) en Gutenstein |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Lajos Széchényi |
Frat(in)o | Imre Széchényi (komponisto) |
Infano | Imre Széchényi (agrarpolitikisto) |
Okupo | |
Okupo | advokato • rajdisto • politikisto |
Grafo Dénes Széchényi [dEneŝ sEĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchényi Dénes estis hungara sportrajdisto, aristokrato, magnato, parlamentano, senatano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis sárvári kaj felsővidéki [ŝArvAri felŝOvidEki]. Lia frato estis Imre Széchényi (komponisto), lia plej konata filo estis Imre Széchényi (agrarpolitikisto).
Dénes Széchényi [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1828 en Horpács, li mortis la 28-an de septembro 1892 en Gutenstein (Malsupra Aŭstrio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dénes Széchényi post lernado estis oficiro en la armeo, iom poste li civiliĝis kaj okupiĝis pri politiko. En la jaro de 1861 la hungara parlamento (escepte) funkciis, kie ankaŭ li parolis. Krom la politiko li okupiĝis pri ĉevaloj, li faris novan metodon pri instruado de rajdado. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filojn.
Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]
- Parlamenta parolado (1861)
- Gedanken über das Pferd und seine Behandlungsweise von Oswald Graf Wolkenstein (1886)
- Egy őszinte szó a Kossuth-cultusról (1891)
- Adalékok a lovaglás tanításához (1871, ankaŭ germane 1871, 1887, 1895)
- Officielles Gestütsbuch für Oesterreich-Ungarn (1891, hungare (Eszmék a lovaglás és kocsikázás köréből) 1892, france 1893)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 4-a paĝo)