Enivaldo Alves Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enivaldo Alves Silva
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de junio 1948(nun 1948-06-12)
en  Brazilo
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Brazilio
Nacieco brazilano
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj radioamatoro, estrarano de ILERA
vdr

Enivaldo ALVES SILVA naskiĝis la  12-an de junio 1948(nun 1948-06-12) en Brazilo. Li estas esperantisto kaj radioamatoro. Studis ĉe Faculdade de Engenharia, UFAL. Li eklernis Esperanton en la jaro 1972.

Radioamatoro[redakti | redakti fonton]

Enivaldo estas radioamatoro ekde 1972, lia unua voksigno estis PY7CAC, tiam en Alagoas, Nordoriento de Brazilo. Li translokiĝis al la brazila ĉefurbo Brazilio, en la Federacia Distrikto en 1975, li ricevis la voksignon PT2GYS kaj poste PT2CA.[1] Membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) kaj estrarano dum pluraj periodoj.[2][3]. Redaktis plurajn numerojn de la ILERA-bulteno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PT2CA ĉe la radioamatora datumbazo QRZ.com https://www.qrz.com/db/PT2CA
  2. Jarlibro de UEA 2018 paĝo 67
  3. Membraro de ILERA ĉe la retpaĝo de LY2FN

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]