Enivaldo Alves Silva
Aspekto
| Enivaldo Alves Silva | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 12-an de junio 1948 en |
| Lingvoj | Esperanto • portugala |
| Loĝloko | Brazilio (1975-) |
| Nacieco | brazilano |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1972–) inĝeniero (1972–) radioamatoro (1972–) |
| Esperanto | |
| Aliaj aktivaĵoj | radioamatoro, estrarano de ILERA |
Enivaldo ALVES SILVA naskiĝis la 12-an de junio 1948 en Brazilo, do nun estas 78-jaraĝa. Li estas inĝeniero, esperantisto kaj radioamatoro. Studis ĉe Faculdade de Engenharia en UFAL (Universidade Federal de Alagoas). Li eklernis Esperanton en la jaro 1972.
Radioamatoro
[redakti | redakti fonton]Enivaldo estas radioamatoro ekde 1972, lia unua voksigno estis PY7CAC, tiam en Alagoas, Nordorienta Brazilo. Li translokiĝis al la brazila ĉefurbo Brazilio, en la Federacia Distrikto en 1975, li ricevis la voksignon PT2GYS kaj poste PT2CA.[1] Membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) kaj estrarano dum pluraj periodoj.[2][3]. Redaktis plurajn numerojn de la ILERA-bulteno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PT2CA ĉe la radioamatora datumbazo QRZ.com https://www.qrz.com/db/PT2CA
- ↑ Jarlibro de UEA 2018 paĝo 67
- ↑ Membraro de ILERA ĉe la retpaĝo de LY2FN

