Jhumpa Lahiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jhumpa Lahiri
Persona informo
Jhumpa Lahiri
ঝুম্পা লাহিড়ী
Naskonomo Nilanjana Sudeshna
Naskiĝo 11-an de julio 1967 (1967-07-11) (56-jaraĝa)
en Londono
Religio hinduismo vd
Lingvoj italaanglabengala vd
Ŝtataneco UsonoBaratoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de BostonoBarnard College • Boston University College of Arts and Sciences • South Kingstown High School vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto • universitata instruisto • aktoroscenaristo • akademiulo • tradukisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • translating activity vd
Verkado
Verkoj Interpreter of Maladies ❦
The Namesake ❦
The Lowland vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nilanjana Sudeshna Lahiri, pli konata kiel Jhumpa Lahiri (bengale: ঝুম্পা লাহিড়ী; n. la 1-an de julio 1967 en Londono) estas bengaldevena usona verkistino, konata pro ŝiaj noveloj, romanoj kaj eseoj en la angla kaj, pli freŝdate, ankaŭ en la itala.

Ŝia vera persona nomo (naskiĝnomo) estas Nilanjana Sudeshna sed ŝi ĉiam estis moknomita Jhumpa fare de la familio. Lahiri naskiĝis en Anglio el gepatroj de la regiono de Okcidenta Bengalio en Barato. Ŝi kreskis en Usono kaj baldaŭ uzis sian kromnomon Jhumpa kiel persona nomo.

Ekde 2005 Jhumpa Lahiri estas vicprezidanto de la usona PEN-Centro.

En 2010, ŝi estis nomumita de Barack Obama kiel membro de la prezidento-komitato pri artoj kaj homaj sciencoj: President's Committee on the Arts and Humanities [en]

En 2011, Lahiri translokiĝis al Romo, Italio kaj ekde tiam publikigis du eseojn.

Ekde 2015 ŝi estis profesoro pri kreiva verkado en Universitato Princeton.

En 2018 ŝi publikigis sian unuan romanon en la itala lingvo nomata Dove mi trovo kaj ankaŭ kompilis, redaktis kaj tradukis la Pingvenan Libron de Italaj Noveloj (Penguin Book of Italian Short Stories), kiu konsistas el 40 italaj noveloj verkitaj de 40 malsamaj italaj verkistoj. Ŝi ankaŭ tradukis iujn siajn proprajn verkojn kaj tiujn de aliaj aŭtoroj el la itala al la angla[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Lahiri estas aŭtobiografia kaj karakterizita per ŝia "klara" lingvo kaj ŝiaj roluloj, ofte hindaj enmigrintoj al Usono, kiuj devas navigi inter la kulturaj valoroj de sia hejmlando kaj sia adoptita hejmlando.

Revenanta temo en la verkado de Lahiri estas eksterlandaj akademianoj, loĝantaj en Usono sed marĝenigitaj en la socio.

En la itala[redakti | redakti fonton]

En decembro 2015, Lahiri publikigis nefikcian eseon nomatan "Teach Yourself Italian" en The New Yorker pri sia sperto lerni la italan[2]. En la eseo ŝi deklaris, ke ŝi nun verkas nur en la itala, kaj la eseo mem estis tradukita de la itala al la angla. Tiun saman jaron, ŝi publikigis sian unuan libron en la itala, In altre parole, en kiu ŝi verkis sian libron pri sia sperto lernante la lingvon; angla traduko de Ann Goldstein titolita In other Words estis publikigita en 2016[3].

Nefikcio[redakti | redakti fonton]

  • 2015: In altre parole (itala por 'En aliaj vortoj'), angla traduko: In Other Words, 2016). Parma: Guanda, pri tio kiel ŝi enamiĝis kun la itala lingvo[4].
  • 2016: Il vestito dei libri (Itala) (angla traduko; The Clothing of Books, 2018, Vintage, Londono, ISBN 978-0-525-43275-3)

Kolektoj de mallongaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999: Interpreter of Maladies (Interpretisto de malsanoj)
  • 2008: Unaccustomed Earth (Neakirita Tero) rilatas al la tradicioj kaj la kulturo de Hindio.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 2003: The Namesake, ŝia debata romano, temas pri du infanoj (Gogol kaj Sonali) kiuj kreskas en kulturo kun malsamaj manieroj kaj kutimoj, kiuj kolizias kun tio, kion iliaj gepatroj instruis al ili. The Namesake estis filmigita.
  • 2013: The Lowland (La Malaltebenaĵo), nomumita por la Premio Booker 2014 kaj la National Book Award for Fiction (Nacia Libro-Premio por Fikcio), Bloomsbury, Londono, ISBN 978-1-4088-2811-3; poŝlibre ISBN 978-1-4088-4455-7.
  • 2018: Dove mi trovo (itala). Milan: Guanda. ISBN 978-88-235-2136-0
  • 2021: Whereabouts. New York: Knopf

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis pli ol dek premiojn, inter alie:

  • 1999 – Premio PEN/Hemingway por "Interpreter of Maladies"
  • 1999 – "Interpreter of Maladies" selektita kiel unu el la plej bonaj usonaj noveloj
  • 2000 -- Premio Pulitzer por Fikcio por "Interpreter of Maladies"
  • 2017 – Premio PEN/Malamud por honori ekscelencon en verkado de noveloj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (itala) Reichardt, Dagmar: Radicata a Roma: la svolta transculturale nella scrittura italofona nomade di Jhumpa Lahiri, en: Il pensiero letterario come fondamento di una testa ben fatta, Eldonita de Marina Geat, Roma TRE Press, Romo 2017, ISBN 978-88-94885-05-7, S. 219–247. Rete
  • (itala) Reichardt, Dagmar: Migrazione, discorsi minoritari, transculturalità: il caso di Jhumpa Lahiri. en: Scrivere tra le lingue. Migrazione, bilinguismo, plurilinguismo e poetiche della frontiera nell'Italia contemporanea (1980–2015), Eldonita de Daniele Comberiatit kaj Flaviano Pisanelli, Aracne, Romo 2017, ISBN 978-88-255-0287-9, S. 77–92.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Jhumpa Lahiri: Professor of Creative Writing". Lewis Center for the Arts, Princeton University.
  2. (enà Lahiri, Jhumpa, "Teach Yourself Italian". The New Yorker, la 29-an de novembro 2015.
  3. (en) Lahiri, Jhumpa (2017). In other words. Ann Goldstein. London. ISBN 978-1-4088-6613-9. OCLC 949821672.
  4. (angla) Cressida Leyshon, Jhumpa Lahiri on Writing in Italian (Jhumpa Lahiri pri verkado en la itala), The New Yorker, la 22an de januaro 2018, alirite la 6an de aŭgusto 2019

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interkultura edukado

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Persona retejo