Rina Lodders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rina Lodders
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1942 (1942-08-18) (81-jaraĝa)
en Harlemo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Chubby Checker
Okupo
Okupo modelo • partoprenanto de belec-konkurso
vdr

Catharina Johanna (Rina) Lodders (Harlemo, 18-an de aŭgusto 1942) estas nederlanda eks-fotomodelo. Ŝi fariĝis je la 9-a de novembro 1962 Fraŭlino mondo. Ŝi estis post Corine Rottschäfer la dua Fraŭlino mondo de nederlanda deveno. La titolo tiam donis profiton de 30 000 guldenoj.

En oktobro 1963 ŝi konatiĝis kun la usona kantisto Chubby Checker. En 1964 ili geedziĝis en la Luterana kirko de Pennsauken en la usona ŝtato New Jersey. Tuj antaŭ la geedziĝo Checker verkis la furorkanton "Loddy Lo", por Rina. Checker kaj Lodders havas tri infanojn, el kiuj du filinoj fariĝis fotomodeloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]