Émile Nouguier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Nouguier
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1841 (1841-02-17)
en Parizo
Morto 13-an de novembro 1897 (1897-11-13) (56-jaraĝa)
en Argenteuil
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale supérieure des mines de Paris
Okupo
Okupo arkitekto • konstruinĝeniero • inĝeniero
Verkoj Eiffel-Turo
Garabit Viaduct
Ponto Maria Pia
vdr

Émile Nouguier (17a de februaro 1840 – 23a de novembro 1897) estis franca civila inĝeniero kaj arkitekto. Le estas fama kiel kundesegnisto de la Eiffel Turo, kiu estis konstruita en 1887–1889 por la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, por la Garabita viadukto, nome la plej alta en la mondo tiam, ĉe Ruynes-en-Margeride, Cantal, Francio, kaj la Ponto Faidherbe Bridge super la rivero Senegalo en Senegalo.

En 1861 li ĉeestis kaj gradiĝis en la Franca Politeknika Lernejo en Parizo, en 1862 li aliĝis al la École nationale supérieure des mines de Parizo kie li gradiĝis en 1865 kun la titolo de minkonstrua inĝeniero.

En 1867 Émile Nouguier estis dungita de Eiffel et Cie, poste Compagnie des Establissments Eiffel posedata de Gustave Eiffel kaj inter 1867 kaj 1893 li kontribuis al multaj konstruprojektoj.

Émile Nouguier estas ĉefa rolulo en la romano de 2016 To Capture What We Cannot Keep de la brita verkisto Beatrice Colin.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]