Giovanni Battista Monte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Baptista Montanus
(1498-1551)
itala kuracisto, botanikisto kaj humanisto, kiu instruis en la Universitato de Padovo ekde 1540 ĝis sia morto en 1551. Li estas historie grava pro tio ke li restaŭris la instruadon de la klinika medicino ĉe la litokapo de la paciento.[1]
itala kuracisto, botanikisto kaj humanisto, kiu instruis en la Universitato de Padovo ekde 1540 ĝis sia morto en 1551. Li estas historie grava pro tio ke li restaŭris la instruadon de la klinika medicino ĉe la litokapo de la paciento.[1]
Persona informo
Naskiĝo 1498
en Verono, Italio
Morto 6-a de Majo 1551
en Padovo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo kuracisto-verkisto • universitata instruisto • anatomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni Battista da Monte (1498-1551) estis itala kuracisto, botanikisto, latinisto, helenisto kaj humanisto, kiu promociis la renaskiĝo de la grekaj primedicinaj tekstoj kaj praktikoj, produktante reviziojn de Galeno samkiel primedicinaj tekstoj islaminfluaj de al-Razio kaj Aviceno. Li lasis sennombrajn medicinajn verkojn kaj estis rigardata kiel la dua Galeno.[2]

Li estis lernanto de Giovanni Manardo (1462-1536), Nikolao Leoniĉeno (1428-1524)[3], la greka helenisto Marko Muzuro (1470-1517) kaj de la itala humanisto Pietro Pomponazzi (1462-1525).

Kiel klinika kuracisto, li insistis ke la observado de la kondiĉo de la paciento, anstataŭ prilabori teorion sen observado, estis la sola maniero trovi la solvon por kompreni la sanstaton de la paciento. Tiu kutimo estis portita al Lejdeno de Johannes Heurnius (1543-1601) kaj pli malfrue de lia filo Otto Heurnius (1577-1652), sed verdire Franciscus Sylvius establis tiun instruon siaepoke.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Montanus devenis el nobela familio kaj faris siajn humanismajn studojn en Padovo. Tie li studis la latinan kun Marko Muzuro (1470-1517) kaj la greka kun la filozofo Pietro Pomponazzi (1462-1525). En Ferrara li studis medicinon kun Nikolao Leoniĉeno (1428-1524). En 1520 li ricevis sian diplomon pri medicino en Padovo kaj post iom da tempo li instaliĝas en Brescia, kie li praktikis medicinon dum pluraj jaroj.

Pli malfrue li vojaĝis al pluraj urboj en Italio, nome Romo, Venecio (1520) kaj fine Napolo kie li instruas grekan literaturon. En Italio li ankaŭ konatiĝis kun la humanisto Giovanni Pontano (1429-1503), en Napolo. La kreskanta medicina reputacio de Da Monto atingis sian apogeon kiam li estis indikita kiel unua ordinara profesoro pri praktika medicino en Padovo, aŭtune de 1539, ricevinte salajron je 500 florenoj.

En Padovo li helpis en la preparado de la Latinaj kolektoj de Galeno de Pergamomo, eldonita en 1541, kaj li apogis la fondon de la botanika ĝardeno de la universitato (1545). Tiuepoke inter lia lernantaro troviĝis John Caius (1510-1573), estonta kuracisto de la reĝo Eduardo la 6-a kaj la pola kuracisto Valentinus Lublinus.

"Consultationum medicinalium centuriae tres" verko eldonita de Johano Baptisto da Monto en 1558.

Ĉi-lasta daŭrigis la laboron de lia profesoro, inklude de la publikigo de liaj prelegoj kaj postmortaj prinotoj. En 1543, Da Monto iĝis la unua ordinara profesoro pri teoria medicino en Padovo ricevante salajron je 700 florenoj, posteno kiun li okupis ĝis sia morto en 1551. Kelkaj universitatoj insistis ke la estonta kuracisto aktivu kiel lernanto akompanata de establita doktoro.

Ekzemple, la universitataj statutoj de la 15-a jarcento en Italio postulis ke aspiranta doktoro praktiku kun rajtigita kuracisto, dum ses monatoj en Pavio kaj dekdu monatoj en Padovo, antaŭ ol gradiĝi. Tamen, Da Monto estis la unua kiu igis la klinikan medicinon kiel regula kaj integrita parto de la medicina instruado. Samtempuloj fiksis la daton kiel 1543, sed Da Monto komencis iom antaŭe.

Tiuepoke, Da Monto kondukis sian studentaron, el la "Palaco del Bo", kie la profesoroj instruadis, al la "Hospitalo de Sankta Francisko la Granda"[5], kie li agadis kiel kuracisto. En la hospitalo, li instruadis al sia lernantaro pri la simptomoj, diagnozo, patologio kaj kuracado de la malsanoj en la ĉeesto de la paciento sub analizo.

Escepte kiam la paciento komprenis la latinan, li povus ekscii kion Da Monto estis diranta pri sia malsano kaj sankondiĉo, kaj tio povus ŝpari al la paciento malnovaj novaĵoj. Da Monto ankaŭ kondukadis sian studentaron al la litokapoj de siaj privataj pacientoj. Krom tio li plurfoje faris uzon de la rondaj disputoj, kiuj estis necesaj diskutoj inter la profesoro kaj lia lernantaro post la leciono, inter la multefakaj debatoj pri la sennombraj kazoj.

Ĉi-regularaj kaj sisteme klinikaj disputoj en la hospitalo kaj en rondaj debatoj ricevis la alnomon "collegium Montani" (Kolegio de Da Monto). La studentaro prenis notojn, kiuj iĝis tre aprezindaj. La klinika medicino estis provo de Da Monto asocii tion kion li vidis kiel artefarita divido inter la teoria medicino kaj la praktiko.

Li provis krei la universalan medicinon unuigante ambaŭ fakojn. Post lia morto, liaj antikvaj lernantoj komencis uzi ĉi-metodon per publikigado de raportoj el liaj lecionoj en la hospitaloj, liaj sennombraj medicinaj konsiloj, liaj lecionoj en la universitato kune kun multaj laŭdoj. La Venecia Senato formale aprobis la klinikan medicinon nur en 1578, kie du profesoroj devis viziti hospitalon ĉe determinita horo por diskuti individuajn kazojn kaj malsanojn kune kun la studentaro kiuj estis invititaj partopreni.

Ĉi-metodo estis simile al tiu pri botanika instruado, en kiu la instruisto disponis je determinitaj momentoj en la botanika ĝardeno de la universitato por elmontri kelkajn specimenojn pri plantoj kaj herboj. La rezulto estas ke aliaj universitatoj sekvis la ekzemplon de Padovo. La klinika medicino, kiu tiam ne ekzistis en la nordo de Eŭropo, forte altiris eksterlandajn studentojn, kiuj disvastigis la novan praktikon.

La komenca klinika lernejo estis establita en Lejdeno, en 1635. En 1549, Da Monto vojaĝis al Urbino por prizorgi la sanon de la duko Guidobaldo II della Rovere (1514-1574)[6] kaj lia edzino. Li ne reiris al Padovo, ĉar ekmalsaniĝinte, li retiriĝis al Teraco, apud Verono, kie li mortis en la 6-a de majo 1551. Li havis du filojn: Marc'Antono kaj Teodoro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]