Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn kiel episkopo de Olomouc
Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn kiel episkopo de Olomouc
Regado 1745–1747
Antaŭulo Leopold Anton von Firmian
Sekvanto Andreas Jakob von Dietrichstein
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1690 (1690-02-14)
en Doboszowice
Morto 12-an de junio 1747 (1747-06-12) (57-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Kolegio Germana kaj Hungara vd
Familio
Familio Liechtenstein-Kastelkorn
Patro Franz Graf von Liechtenstein-Kastelkorn
Patrino Katharina grafino de Pawlowska
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Seckau
Dum 1728–1738
Antaŭulo Leopold Anton von Firmian
Sekvanto Leopold Ernst von Firmian
princepiskopo de Olomouc
Dum 1738–1745
Antaŭulo Wolfgang Hannibal von Schrattenbach
Sekvanto Ferdinand Julius von Troyer
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakob Ernst Graf von LIECHTENSTEIN-KASTELKORN (naskiĝis la 14-an de februaro 1690 en Doboszowice/Distrikto Ząbkowice, mortis la 12-an de junio 1747 en Salzburg) estis aŭstra romkatolika teologo kaj episkopo de Seckau, princepiskopo de Olomouc kaj, inter 1745 kaj 1747, princĉefepiskopo de Salcburgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn originis el la sudtirola dinastio Liechtenstein-Kastelkorn (ne parenca kun la similnoma reganta familio de Liĥtenŝtejno). Liaj gepatroj estis Franz Graf von Liechtenstein-Kastelkorn, imperiestra sekreta konsilisto, kaj Katharina fraŭline grafino de Pawlowska. Li studis filozofion kaj jursciencon en Brunno kaj Olomouc. Post kiam li decidis starti animzorgantan karieron li ricevis kanonikejon en Olomouc kaj studis inter 1709 kaj 1712 kiel disĉiplo de la Pontifika kolegio germana kaj hungara en Romo. Samloke li doktoriĝis pri teologio. Post la ordinado en 1713 en Romo li laboris kelkajn jarojn en la episkopa oficejo en Olomouc estante paralele arkidiakono en Opava. En 1717 li iĝis, danke al la rezigno de la frato, kapitulano en la Katedralo de Salcburgo kie li baldaŭ karieris je konsistoriestreco. Okaze de la separo de la patra posedaĵo de Burgo Malenovice apud Zlín li ricevis en 1724 bienon en Pohořelice (apud Napajedla). Lia heredanto estis Karl Otto von Salm und Neuburg.

Tombo de la episkopo en la kripto de la salcburga katedralo
Tomba monumento cenotafa por li en la katedralo salcburga

Episkopeco en Seckau[redakti | redakti fonton]

En al 17.1.1728 li nomumitis fare de papo Benedikto la 13-a episkopo de la Diocezo Seckau por posteuli Leopold Anton von Firmian kiu estis destinita por la seĝo arkiepiskopa en Salcburgo. La konsekro faritis en la 14.3.1728 fare de von Firmian mem. Samtempe Liechtenstein iĝis salcburga ĝenerala vikario por Stirio kaj la Distrikto Neustadt.

Episkopeco en Olomouc[redakti | redakti fonton]

Post la morto de lia episkopa moŝto Wolfgang Hannibal von Schrattenbach en Olomouc la katedrala kapitulo elektis en la 11.10.1738 Liechtenstein posteulo. La papa konfirmo ja sekvis en la 26.1.1739. Dum lia regado li malfermis kolegion en Bílá Voda u Javorníka. Por doni laboron al la metiistoj li komisiis, post la prusa sieĝo de Olomouc de 1742 fari restaŭradlaborojn ampleksajn ĉe la katedralo kaj la ĉefepiskopa residejo. En la 12.5.1743 li kronis Maria Tereza de Aŭstrio en la praga Katedralo de sankta Vito je reĝino de Bohemujo. La pontifika ornato, kiun li portis dum la solenega ceremonio, troviĝas nuntempe en la katedrala trezoro en la Venceslao-katedralo en Olomouc.

Arkiepiskopeco en Salcburgo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Leopold Anton von Firmian la tieaj kapitulanoj elektis Liechtenstein en la 13.1.1745 posteulo. Pro la financa krizo de la arkiepiskopujo lia mallonga deĵortempo malheliĝis per daŭraj kvereloj kun la kapitulanoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches. Bd. 3, p. 275–276, ISBN 3-428-06763-0
  • Joachim Bahlcke, Winfried Eberhard, Miloslav Polívka (eld.): Handbuch der historischen Stätten. Band: Böhmen und Mähren (= Kröners Taschenausgabe. Band 329). Kröner, Stuttgart 1998, ISBN 3-520-32901-8.
  • Biographisches Lexikon zur Geschichte der böhmischen Länder. Bd. 2, p. 446–447, ISBN 3-486-52551-4

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]