George Berkeley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Berkeley
Persona informo
George Berkeley
Naskiĝo 12-an de marto 1685 (1685-03-12)
en Cill Chainnigh
Morto 14-an de januaro 1753 (1753-01-14) (67-jaraĝa)
en Oksfordo
Tombo Katedralo de Krista Kirko vd
Religio AnglikanismoEpiskopa Eklezio de Usono vd
Lingvoj latinafrancaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Irlando vd
Alma mater Kolegio Triunuo • Kilkenny College vd
Subskribo George Berkeley
Familio
Patro William Berkeley vd
Edz(in)o Anne Forster • Anne Forster vd
Infanoj Lucia Berkeley • Henry Berkeley • George Berkeley vd
Profesio
Okupo filozofo • anglikana sacerdoto • verkisto • epistemologo • filozofo de scienco • metafizikisto • pastro vd
Laborkampo filozofioteologioedukoepistemologiometafizikofilozofio de sciencokalkulo • Immaterialism vd
Verkado
Verkoj De Motu ❦
Eseo al Nova Teorio de Vidado ❦
Traktaĵo pri la Principoj de Homa Scio ❦
Tri Dialogoj inter Hilas kaj Filonous ❦
The Theory of Vision, or Visual Language ❦
La Analitikisto ❦
Siris ❦
The Querist vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George BERKELEY esperantigita BERKLIO[1] Berklio (britangle: /ˈbɑː.kli/; irlandangle: /ˈbɑɹ.kli/) (Dysert, Irlando, 12-a de marto 1685 - Cloyne, Irlando, 14-a de januaro 1753), konata ankaŭ kiel episkopo Berkeley, estis irlanda filozofo tre influa, kies ĉefa atingo estis la disvolvado de la filozofio konata kiel subjektiva aŭ nemateriisma idealismo, ĉar li neis la realon de abstraktaĵoj kiel la "etenda materio". Li verkis grandan nombron de libroj, inter kiuj menciindas la Traktaĵo pri la principoj de la homa sciaro (1710) kaj La tri dialogoj inter Hylas kaj Philonus (1713) (Philonus, la «amanto de la menso», reprezentas Berkeley, kaj Hylas, kiu ricevas sian nomon de la antikvgreka vorto por referenci la materion, reprezentas la pensaron de Locke). En 1734 li publikigis la verkon La analizisto, nome kritiko kontraŭ la fundamentoj de la scienco, kiu estis tre influa en la disvolviĝo de la matematiko.

La urbo Berkeley (Kalifornio) ricevis sian nomon laŭ tiu filozofo, en kies honoro estis nomita la universitato ĉirkaŭ kiu disvolviĝis la urbo.

Ricevis la nomon de la filozofo ankaŭ universitata rezidejo de la Universitato Yale kaj la biblioteko de la Kolegio Triunuo en Dublino.

Famaj citaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la malferma alineo, la unua frazo de "De Motu":

latine Ad veritatem inveniendam præcipuum est cavisse ne voces males intellectæ nobis officiant: quod omnes fere monent philosophi, pauci observant, Por trovi la veron, estas nepre atenti, ke ne lasu miskomprenitajn voĉojn [termino per kiu Berkeley indikis la krudajn kaj danĝerajn abstraktaĵojn] servi al ni: multaj filozofoj avertas kontraŭ ĉi tio, sed malmultaj atentas tion ĉi averton

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekz. Berklio, kaj kantono kaj universitata kampuso nomataj honore al li.