Jenő Sujánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Sujánszky
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1929 (1929-08-04)
en Budapeŝto
Morto 19-an de februaro 2022 (2022-02-19) (92-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco FrancioHungario
Alma mater András Fáy High School • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Jenő Sujánszky [ŝujAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sujánszky Jenő estis hungardevena franca kemiisto.

Jenő Sujánszky[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1929 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de februaro 2022 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Sujánszky frekventis bazlernejon en Siófok, poste armeajn lernejojn en Kőszeg kaj Nagyvárad. En 1944 li memvole aliĝis al la hungara armeo. Li batalis en Budapeŝto, iom poste li estis militkaptito, sed li rifuĝis. Jam en la paca tempo li maturiĝis gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1947 li estis forigita, ĉar lia deveno ne estis laborista. Li trovis simplan laborlokon. En 1949 li aranĝis sekretan kontraŭkomunisman grupon, sed en 1955 li estis arestita kaj kondamnita. Dum la hungara revolucio de 1956 la revoluciuloj liberigis lin kaj partoprenis en la revolucio. Post la falo li disidis al Francio, kie li estis kemiisto kaj aranĝis memorkunvenojn pri la revolucio. Li ricevis hungaran premion en 2006.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Küzdelem a kommunizmus ellen, 1949-1990 (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]