István Horvát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Horvát
István Horvát ĉirkaŭ 1815
István Horvát ĉirkaŭ 1815
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1784 (1784-05-03)
en Székesfehérvár
Morto la 13-an de junio 1846
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Árpád Horvát
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • bibliotekistolingvisto
vdr

István Horvát [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horvát István estis hungara historiisto, bibliotekisto, muzeestro, reĝa juĝisto, altlerneja instruisto. Li uzis sian nomon Horváth sen h konsekvence ekde 1806. Lia pseŭdonomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Boldogréti Vig László. Lia filo estis Árpád Horvát.

István Horvát fare de Miklós Barabás

István Horvát[1] naskiĝis la 3-an de majo 1784 en Székesfehérvár, li mortis la 13-an de junio 1846 Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Horvát maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1799, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1805. Dum la studentaj jaroj ekde 1802 li estis hejma edukisto ĉe familio de József Ürményi. Li konatiĝis kun Miklós Révai, Ferenc Kazinczy, Benedek Virág, Mihály Vitkovics, Pál Szemere. En 1808 li ekhavis postenon en la universitato. Inter 1809-1820 li estis reĝa juĝisto, ĉefa helpisto de József Ürményi. En 1815 li estis nomumita bibliotekisto de Tutlanda Biblioteko Széchényi, inter 1837–1843 li estis muzeestro de Hungara Nacia Muzeo. Ekde 1823 ĝismorte li instruis en la universitato, inter 1840-1843 li estis dekano.

En 1812 li edziĝis, sed en la sekva jaro vidviĝis. Li denove edziĝis en 1815 kaj denove vidviĝis en 1834. Li kolektis ankaŭ librojn, postmorte ili riĉiĝis Bibliotekon Széchényi.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Néhány okok, melyek a nem régente kiadatott MCCCXXXIX. eszt. magyar levélnek valóságos eredetiségét kétségessé teszik (1804)
  • A magyar rendes katonaságnak és felkelő nemes magyar seregnek néhány vitéz és dicső tettei az 1809. háborúban (1812)
  • Rajzolatok a magyar nemzet legrégiebb történeteiből (lia ĉefverko, 1825)
  • Proclusio academica, de celeberrimis alumnis regiae scientiarum universitatis Hungaricae (1843)
  • Magyar irodalom története (1934)
  • Mindennapi. Horvát István Pest-budai naplója. 1805-1809 (1967)
  • Horvát István és Ferenczy János levelezése (1990)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato kaj loĝkvartalo en Székesfehérvár

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]