Helene Deutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helene Deutsch
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1884 (1884-10-09)
en Przemyśl, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de marto 1982 (1982-03-29) (97-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Familio
Edz(in)o Felix Deutsch vd
Infanoj Martin Deutsch vd
Profesio
Okupo psikologo • psikiatro • psikoanalizisto vd
Laborkampo psikoanalizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helene DEUTSCH (denaske Rosenbach; 9a de oktobro 1884 – 29a de marto 1982) estis poldevena usona psikoanalizisto kaj kolego de Sigmund Freud. Ŝi fondis la Vienan Psikoanalizan Instituton. En 1935, ŝi venis en Kembriĝon (Masaĉuseco), kie ŝi dediĉis sin al tia praktiko. Deutsch estis unu el la unuaj psikoanalizistoj kiuj specializiĝis en virinoj. Ŝi estis membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Junaĝe, Helene entreprenis defendon de socialismaj idealoj kun Herman Lieberman, pola politikisto. Ilia rilato daŭris pli ol dek jaroj. Ŝi iris kun li al la Internacia Socialisma Konferenco en 1910 kaj renkontis kun la majoritato de ŝlosilaj socialistaj figuroj, kiel kun la karismaj virinoj Angelica Balabanoff kaj Roza Luksemburgo.[1]

Deutsch studis medicinon kaj psikiatrion en Vieno kaj Munkeno. Ŝi iĝis disĉiplo kaj poste helpanto de Freud, kaj iĝis la unua virino kiu priokupiĝis serioze por la psikologio de virinoj.[2] Post la junula amafero kun la socialista estro Herman Lieberman, Helene edziniĝis al Dro. Felix Deutsch en 1912, kaj post nombraj naturaj abortoj, naskis filon, Martin. En 1935, ŝi fuĝis el Nazia Germanio, enmigrante en Kembriĝon (Usono). La edzo kaj la filo de Helene Deutsch sekvis ŝin unu jaron poste, kaj ŝi laboris tie kiel prestiĝa psikoanalizisto ĝis sia morto en Cambridge en 1982.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tréhel, G. (2010)
  2. "Helene Deutsch". American Psychoanalytic Association. APsaA. Arkivita el la originalo en 22a de julio 2012. Alirita la 9an de februaro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Helene Deutsch: Selbstkonfrontation. Eine Autobiographie. Fischer-TB, Frankfurt am Main 1994, ISBN 3-596-11813-1
  • Jutta Dick & Marina Sassenberg: Jüdische Frauen im 19. und 20. Jahrhundert, Rowohlt, Reinbek 1993, ISBN 3-499-16344-6
  • Paul Roazen: Helene Deutsch: A Psychoanalyst’s Life, N.Y., Doubleday, 1985, ISBN 978-0-385-19746-5.
  • Paul Roazen: Freuds Liebling Helene Deutsch. Das Leben einer Psychoanalytikerin. Verlag Internat. Psychoanalyse, München, Wien 1989, ISBN 3-621-26513-9
  • Gilles Tréhel: Helene Deutsch (1884–1982) : théorisations sur les troubles psychiatriques des femmes pendant la Première guerre mondiale, L’Information psychiatrique', 2007, vol. 83, n°4, pp. 319–326.
  • Gilles Tréhel: Helene Deutsch, Rosa Luxemburg, Angelica Balabanoff, L’Information psychiatrique, 2010, vol. 86, n°4, pp. 339–346.
  • Gilles Tréhel: Helene Deutsch (1884–1982) et le cas de la légionnaire polonaise, Perspectives Psy, 2013, vol. 52, n°2, pp. 164–176.
  • Marie H. Briehl, "Helene Deutsch: The Maturation of Woman", in Franz Alexander et al. eds., Psychoanalytic Pioneers (1995)