Amena Khan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amena Khan
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1983 (1983-11-17) (40-jaraĝa)
en Leicester
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo modelo • blogisto
vdr

Amena Khan estas brita manekeno, modo-dezajnisto, fama socireteja influigantino kaj entreprenistino[1].

Ŝi estas plej bone konata kiel dezajnistino de mondernstilaj hiĝaboj[2], fondinto de la modofirmao "Pearl Daisy," kaj pro tio ke ŝi estis la unua kaj la sola hiĝaba modelulino en hararprizorga kampanjo de L'Oréal, la plej granda kosmetika firmao en la mondo[3].

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Amena Khan naskiĝis en Leicester, Britio en 1983. Ŝi kreskis en islama familio sed ne komencis surmeti hiĝabon ĝis ŝi estis en siaj dudekaj jaroj. Ŝi havis la senton ke ŝi neniam vidis homojn de la soma socia fono kiel ŝi portretita en pozitiva lumo en televido kaj tio estas kio inspiris ŝin fariĝi hiĝaban manekenon.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis la unua virino portanta hiĝabon por esti parto de ĉeftendenca varbado por hararprizorgado. Post kiam ŝi devis pardonpeti pro iuj siaj kritikaj opinioj el 2014 kiujn ŝi disvastigis en Twitter pri la israela politiko en Gaza[4], ŝi retiriĝis de la kampanjo pro la polemiko ĉirkaŭ ĝi, kiu deturnas la atenton de "la pozitiva kaj inkluziva sento" por kiu la kampanjo estis farita kun la intenco de inkluziveco kaj diverseco por kiu ŝi engaĝiĝas[5], ne nur bilde sed ankaŭ enhave, ĉar tro ofte personoj kun dukultura fono nur servas kosmetikan celon[6][7].

En 2018, ŝi ankaŭ lanĉis vestaĵan linion por sia modobutiko "Perlo Daisy."

En 2017, Khan estis prezentita en la porvirina magazino Elle kiel unu el kvar islamaj beleco-famulinoj. En tiu revuo ŝi parolis pri stereotipoj samkiel pri sia sperto kun la surmeto de kaptuko[8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mododezajno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala blogo de Amena Khan

Hiĝabstilaj instrufilmetoj (Pearl Daisy)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Amena Khan Is Making History By Becoming The First Hijab-Wearing Model To Star In A Hair Campaign", Buzzfeed.
  2. (en) "Everything you need to know about Amena Khan, a hijab-wearing model for L'Oréal hair Arkivigite je 2018-04-26 per la retarkivo Wayback Machine". Expose News.
  3. (en) "L'Oreal hijab model pulls out of campaign after backlash". BBC News, arĥivita de la originalo, la 23-an de januaro 2018.
  4. (en) Amena Khan quits L'Oreal campaign after Israel backlash, Al Jazeera. la 23-an de januaro 2018, alirite la 29-an de februaro 2020.
  5. (fr) Un mannequin voilé renonce à une campagne de L'Oréal après des propos polémiques, Le Figaro-AFP, la 22 de januaro 2018, alirite la 29-an de februaro 2020.
  6. (en) Asim Qureshi, A Virtue of Disobedience- a civil rights handbook for today, 2019, London, eld. Unbound, ISBN 978-1-78965-076-1 (e-book)
  7. (nl) Echte divesiteit is veel méér dan gezichten tellen (Vera diverseco estas multe PLI ol kalkuli vizaĝojn), BNNVara, la 25-an de marto 2018.
  8. (en) "These Hijab-Wearing Vloggers Are Changing Minds With Makeup". HuffPost UK. la 20-an de aprilo 2017.